ViVo Artikolo 683

eo mojosa [bona]
Difino

Admirinda, bona.

Rimarko

Du ekzemploj el Interreto: "Nenio malebligas fari ion mojosan du semajnojn sinsekve"; "Precipe ni ĝuis mojosan vegetaran restoracion Momo"

Rilatas ViVo 684:mojosa - ViVo 690:mojosa
Diskuto [Edmundo] +eo +Difino
[Edmundo] ~eo
~mojosa[]uzebla
[Edmundo] +Rimarko +Diskuto
Ŝajnas al mi, ke "bona" estas pli ĝusta ol "bonega" en la difino. Krom la kuntekstoj, la uzado de "tre mojosa" kaj "mojosega" sugestas, ke "mojosa" ne jam signifas "bonega", malgraŭ tio, kion oni kelkfoje asertas.
[Edmundo] ~eo
~mojosa[slango]uzebla
[Bart Demeyere] ~Difino
~Admirinda, bona.
[Edmundo] ~Difino
~Admirinda, bona por junuloj.
[Edmundo] +Diskuto
Mi petas, ne ŝanĝu la difinojn nun. Prefere komencu novan artikolon. Jam estas tradukoj kaj diskuto, ktp.
[Bart Demeyere] +Diskuto
Sed laŭ mi, sen 'por junuloj' ne temas pri mojosa, kaj tiam tiu-ĉi artikolo havas neniun sencon.
[Edmundo] +Diskuto
Laŭ mi oni uzas la anglan vorton "cool" kaj la Esperantan vorton "mojosa" sen la aldonita senco "por junuloj". Eble tio ne estis la intenco de la kreintoj de la vorto "mojosa", sed estas tiel.
[Bart Demeyere] +Diskuto
Eble, mi tiam dirus ke estas erara uzo de mojosa, sed do bone.
[Edmundo] +Diskuto
Se vi estas certa, ke la nederlanda vorto "cool" nepre implicas "por junuloj", movu ĝin al 690. En tiu okazo, eble vi povas aldoni kelkajn nederlandajn vortojn por ĉi tiu senco.
[Edmundo] +Diskuto
Nu, la proponantoj de "mojosa" ne vere havas "akademian" aŭtoritaton, do oni rajtas havi alian opinion, mi supozas.

2010-10-21 17:44:21

en cool - neat - cracking
es genial [adj.]
nl cool
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)