ViVo Artikolo 668

eo reflekttego - lumtego - reflektotego
Difino

Bone videbla kaj reflekta tuko kiun oni metas super ekz. dorssakon por esti bone videble en la trafiko

Bildo
© Nekonata
Fako hejma
Rilatas ViVo 667:lumveŝto
Diskuto [Bart Demeyere] +Difino +Bildo +Fako
[Bart Demeyere] ~Difino
~Bone videbla kaj reflekta tuko kiun oni metas super dorssakon por esti bone videble en la trafiko
[Edmundo] +Diskuto
Mi bezonas tian aferon. Mi havas "lumveŝton", sed ĝenerale mi metas nigran dorsosakon super ĝin, kaŝante ĝin.
[Bart Demeyere] +Diskuto
Haha! Mi ĵuste argumentas ĉe FEL por fari tion kun mojosa bildo kaj mencio de Esperanto por ke junuloj surmetu, sed diversaj opinias ke tio ne vendiĝos. Laŭ mi multaj Eo gepatroj ŝatus por la infanoj.
[Edmundo] +Diskuto
Ĝi estas utila afero, sed ĉu ĝi bone vendiĝus, tio multe dependas de la prezo. Ĉiuokaze, la projekto ne havos ŝancon, se ni ne trovos bonan Esperantan nomon por la afero!
[Edmundo] +Diskuto
Se temas pri ĝenerala babilado: brita esperantisto en mia generacio havis tre belan lumjakon, kiu laŭ la koloroj kaj tiparo aspektis precize kiel jako de policisto, sed kun "PEACE" (paco) anstataŭ "POLICE". Ĝi estis multekosta, kaj li estis tiam malriĉa studento, sed li sentis la devon aĉeti ĝin, kaj mi simpatias kun tio.
[Edmundo] +eo +Diskuto
La PIV-a difino de "tego" bone kongruas, do: "lumtego".
[Bart Demeyere] +Diskuto
Mi ankaŭ jam alvenis al tego, kaj taŭgas kun lumveŝto. Mi komencos uzi ambaŭ por vidi ĉu mi alkutimiĝas.
[lodchjo] ~eo
~lumtego[]uzebla
[Edmundo] +eo +Diskuto
Mi supozas, ke vi akcidente forigis la vorton "lumtego". Mi remetas.
[Edmundo] +Diskuto
Se oni volus fari kunmetaĵon el "reflekto" kaj "tego", verŝajne oni lasus la O: "reflektotego".
[Bart Demeyere] +eo +Diskuto
Lodĉjo, rigardu al artikolo 667:lumveŝto pri la (mal)bono de lum- kaj ni eble pludiskutu tie. Mi konsentas kun Edmundo, malmultaj prononcos 2 sinsekvajn t.

2010-10-11 09:12:06

en high-visibility rucksack cover - high-visibility backpack cover
nl fluohoes
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)