ViVo Artikolo 667

eo lumveŝto
Difino

Bone videbla kaj reflekta senmanika trunkvesto kiun oni metas super la vestaĵoj por esti bone videbla en la trafiko

Bildo
© Nekonata
Fako hejma
Rilatas ViVo 668:reflekttego;lumtego;reflektotego
Diskuto [Bart Demeyere] +Difino +Bildo +Fako +Diskuto
La bildo estas ĉe la lernejo de mia filo :-)
[Edmundo] +eo +Diskuto
Tiaj veŝtoj ĝenerale havas du funkciojn: ili fluoreskas, por esti bone videbla tage, kaj ili reflektas, por esti bone videbla nokte. Kelkaj nacilingvaj esprimoj ŝajne aludas nur unu el tiuj funkcioj: fluohesje, refleksvest. Aliaj aludas pli ĝeneralan celon: Warnweste, high-visibility. Mi kuraĝe proponas jenan elpensaĵon: lumveŝto.
[Bart Demeyere] +Diskuto
Jes eblas multaj alirvojoj. Ekzistas ankau nl-vorto kiu signifas 'sekurecveŝto'. Mi ĝis nun uzis kun Thomas 'fluojako', sed mi scias ke tio ne estas bona Eo vorto. Sed 'lumveŝto' ŝajnas stranga al mi. Mi pensis pri reflektveŝto, kvankam mi supozas ke 'sekurecveŝto' ankaŭ ne estus malbona. Mi ŝatus malongan vorton kiu diras ke ĝi estas tre bone videbla, kaj mi supozas ke vi tial pensas pri 'lumveŝto', sed tamen strangas al mi.
[Edmundo] +Diskuto
"Sekureco" estas iom tro ĝenerala, kvankam oni ja diras tiel en aliaj lingvoj. "Sekurecveŝto" povus esti por protekti kontraŭ armiloj, radiado, ... En aliaj kuntekstoj la vorto "lumo" kelkfoje aludas videblecon: "ĵeti lumon sur la aferon". Kaj tia veŝto ja ŝajnas lumi. Eble la strangeco malaperus kun kutimiĝo.
[Bart Demeyere] +Bildo

2010-10-11 08:56:32

da refleksvest
de Warnweste
en high-visibility vest - high-visibility waistcoat
fr gilet de haute visibilité
nl fluohesje - veiligheidsvestje
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)