ViVo Artikolo 544

eo kvadrata nodo - rekta nodo - Herakla nodo - Herkula nodo - refnodo - plata nodo
Difino

Speco de ŝnura nodo por kunigado (kunligado) de ŝnuroj kaj haŭseroj. Ĝi konsistas el du duonnodoj, sinsekve ligitaj unu super la alia diversflanken (malsamdirekten). (Vidu la bildojn.)

Bildo
© Nekonata
Rimarko

Ĝi estas sufiĉe fidinda sur ŝnuroj el plantaj materialoj, kun kromŝnureto; sur sintezaj haŭseroj sen kromligado de liberaj finoj ĝi estas ekstreme malfidinda. Pro uzado por kunligado de velaj refaĵoj, rektan nodon oni antaŭe fojfoje nomis "refn

Ĉi tio estas "refnodo" laŭ reta versio de "Skolta kaj tenduma terminaro" (1974).

Rilatas ViVo 546:plata nodo;duobla okforma nodo
Diskuto [Edmundo] +eo +eo +Difino +Bildo +Diskuto
La esprimoj "plata nodo" kaj "refnodo" estas en Vikipedio; "plata nodo" estas menciita ankaŭ en PIV2002, sen klarigo.
[Edmundo] +Bildo
[Bart Demeyere] ~Bildo
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/f/ff/Platteknoop.svg -> Platteknoop.svg
[Bart Demeyere] ~Bildo
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/de/5/5c/Knoten_Kreuzknoten.jpg -> de/Knoten_Kreuzknoten.jpg
[Ikar] +Bildo
[Ikar] ~Bildo
en/Square_knot.svg -> http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a0/Square_knot.svg/300px-Square_knot.svg.png
[Ikar] ~eo
plata nodo[]uzebla -> simpla nodo[]uzebla
[Ikar] +eo +Diskuto
"Refnodo" = "simpla nodo" = "kvadrata nodo". "Plata nodo" estas tute alia afero (vd. la respektivan artikolon).
[Ikar] +Diskuto
La Vikipedio eraras!
[Bart Demeyere] +eo +Diskuto
Pli bone tiam meti plata nodo malrekomendita, ĉar ĝi ja estas uzata por tio en Vikipedio. Pri kiu artikolo vi parolas? Menciu en rimarko.
[Ikar] +Diskuto
Bart, temas pri artikolo 546 pri "plata nodo", kiun mi ĵus kreis. (Interalie, mi ne tuj sukcesis krei, ĉar la artikolo kun nomo "plata nodo" ja jam ekzistis).
Kio koncernas la uzadon en Vikipedio - iu spertulo devus korekti tion!

[Ikar] +Diskuto
Vikipedio ne plu eraras.
[Edmundo] +Diskuto
Ĉu oni havas ian fonton por la aserto, ke ĉi tiu nodo ne estas "plata nodo"?
[Ikar] +eo +eo +Diskuto
Ekzistas multaj libroj pri maraj nodoj.
http://brvo.narod.ru/articles/56/56_3.htm (ruse),
http://www.katamaran.ru/knot/k.htm (ruse),
http://www.layhands.com/Knots/Index.htm (angle),
kaj certe en multaj aliaj lingvoj...
La afero estas pli komplika, ol ŝajnas ĉe la unua rigardo. Ekzemple, skandinavoj ne distingas refnodon dis-de rekta nodo, bopatrinan nodon dis-de ŝtelista nodo (se mi ĝuste komprenis), sed slavoj ja distingas.

[Ikar] +eo
[Ikar] ~eo
simpla nodo[]uzebla -> simpla nodo[]malrekomendita
[Ikar] -eo
- simpla nodo[]malrekomendita
[Ikar] ~eo
refnodo[]uzebla -> refnodo[]malrekomendita
[Ikar] ~Difino
Speco de nodo (vidu bildon). -> Speco de ŝnura nodo por kunigado (kunligado) de ŝnuroj kaj haŭseroj. Ĝi konsistas el du duonnodoj, sinsekve ligitaj unu super la alia diversflanken (malsamdirekten). (Vidu la bildojn.)
[Ikar] ~Rimarko
Ne miksu kun "plata nodo". -> Ĝi estas sufiĉe fidinda sur ŝnuroj el plantaj materialoj, kun kromŝnureto; sur sintezaj haŭseroj sen kromligado de liberaj finoj ĝi estas ekstreme malfidinda.

Pro uzado por kunligado de velaj refaĵoj, rektan nodon oni antaŭe fojfoje nomis "refnodo", kio kreas konfuzon.

Ne miksu ankaŭ kun "plata nodo".
[Ikar] +Bildo
[Edmundo] +Diskuto
La nederlanda nomo "platte knoop" subtenas la Esperantan nomon "plata nodo". Ĉu oni havas ian indikon, kion la aŭtoroj de PIV celis per "plata nodo" en la artikolo pri "nodo"?
[Ikar] +Diskuto
Ĉar mi nun loĝas ne hejme, mi ne povas rigardi, kio estas skribita en PIV (kaj NPIVon mi tute ne havas).
Kio koncernas la nederlandan lingvon... Nu tio estas ofta fenomeno. Ekz., angla vorto "control" signifas "regado, mastrumado, funkciigo", sed rusa "контроль" signifas "kontrolo". Kaj kion ni esperantistoj faru kun ĝi?
Pri tio bone skribas Sergio Pokrovskij en sia "Fandi kaj gisi" (vd ."La Ondo de Esperanto". 2010: 5 (187))

[Edmundo] +Diskuto
PDF de PIV2002 estas trovebla en la reto, senpermese, laŭdire.

La ekzemplo de "platte knoop" kaj "plata nodo" apenaŭ estas la sama fenomeno kiel "control" kaj "kontroli", kaj laŭ mia kompreno la signifo de "plata nodo" ankoraŭ ne estas difinita de la uzado.

[Edmundo] +Rimarko

2010-06-18 09:47:16

cs ambulanční uzel - ambulanční spojka
de Kreuzknoten - Weberknoten
en reef knot - square knot
nl platte knoop
pl węzeł prosty
ru прямой узел - Гераклов узел
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)