| Diskuto | [Bart Demeyere] +ReVo
[Marcos] +Diskuto
Mi preferas uzi "kremo" nur por la manĝebla laktoprodukto, kaj uzas nur "ŝmiraĵo" en ĉi tiu senco. Mi rekomendas al aliaj fari same. "Kremo" en ĉi tiu senco ne ŝajnas al mi enradikiĝinta en Esperanto, kaj laŭ mi ne indas kontribui al enradikigo de ĝi.
[Marcos] +eo
[Marcos] ~eo
kremo[ŝmiraĵo]uzebla -> kremo[ŝmiraĵo]malpli bona
[Edmundo] +eo +eo +Diskuto
Oni atribuas la sencon "ŝmiraĵo" al "kremo" ĉefe por klarigi la derivaĵojn "sunkremo" kaj "razkremo".
[Bart Demeyere] ~eo
pomardo[]uzebla -> pomado[]uzebla
[Bart Demeyere] +Diskuto
Estas diversaj preskaŭsamsignifaj vortoj. Ĉu ili vere estas malsamsignifaj?
[Edmundo] ~Difino
Oleeca ŝmiraĵo uzata kiel kuracilo aŭ kosmetikaĵo: razkremo, sunkremo. -> Oleeca ŝmiraĵo uzata kiel kuracilo aŭ kosmetikaĵo.
[Edmundo] +Diskuto
Iusence ne ekzistas samsignifaj vortoj: eĉ "alĥemio" kaj "alkemio", ekzemple, havas iomete malsamajn konotaciojn. Tamen, por ViVo (kaj ankaŭ por WordNet) necesas malpli preciza koncepto de "signifo". La nuna difino (mi ĵus forigis el ĝi du derivaĵojn de "kremo") bone aplikiĝas laŭ mi al la kvar Esperantaj vortoj, kiujn la artikolo nun havas: kremo, pomado, ŝmiraĵo, ungvento.
[Bart Demeyere] +Rimarko
[Bart Demeyere] -Rimarko
- Mi ne konsentas ke ViVo bezonas malpli precizan koncepton de signifo, ĝi ja estas antaŭpreparejo por ReVo, sed ja ankaŭ ekzistas kaj bezonatas malpli precizajn signifojn, kiel ekz. ĉi-tie.
Se ŝmiraĵo estas preferata kaj kremo malpli bona, ja rimark
[Bart Demeyere] +Diskuto
Mi ne konsentas ke ViVo bezonas malpli precizan koncepton de signifo, ĝi ja estas antaŭpreparejo por ReVo, sed ja ankaŭ ekzistas kaj bezonatas malpli precizajn signifojn, kiel ekz. ĉi-tie.
Se ŝmiraĵo estas preferata kaj kremo malpli bona, ja rimarko pri tio bezonatas.
[Edmundo] +Diskuto
Per "malpli preciza koncepto de signifo" mi celis nur tion, ke ViVo havas plurajn vortojn ligitajn al la sama "difino".
[Edmundo] +Diskuto
Ĉu vere oni povas aserti, ke "ŝmiraĵo" estas preferata? Ŝmiraĵo povas esti oleo por biciklo, butero por pano, ŝmirmono, ... En kelkaj kuntekstoj la vorto "ŝmiraĵo" estus miskomprenebla. La plej bona vortelekto dependas de la kunteksto.
[Marcos] +Diskuto
En kuntekstoj, en kiuj povas okazi miskompreno, mi uzas "haŭtŝmiraĵo" kiel pli precizan esprimon. Eble ni indiku tiun eblon per ŝanĝo de la nuna "ŝmiraĵo" al "(haŭt)ŝmiraĵo". Tio laŭ mi sufiĉe klarigus, ke oni uzu "ŝmiraĵo" kiam tio sufiĉe klaras kaj "haŭtŝmiraĵo" kiam necesas pli da precizeco.
[Edmundo] +Diskuto
Ne ŝanĝu al "(haŭt)ŝmiraĵo". Tio fuŝus serĉadon. Oni verŝajne povus aldoni la vorton "haŭtŝmiraĵo", kvankam mi ne scias, pensante pri certaj porvirinaj produktoj, ĉu ĉiu ungvento/ktp fakte estas haŭtŝmiraĵo. Tamen, se oni aplikus malpli precizan koncepton de signifo ...
[Bart Demeyere] +Rimarko
[Bart Demeyere] ~eo
ŝmiraĵo[]rekomendita -> ŝmiraĵo[]uzebla
[Marcos] +eo2010-08-28 10:32:45 |