Vi lernos, kaj praktikos Rilataj Subpropozicioj III
01 Ĉu la arbo, kiun Marko hakas, estas alta? Jes, la arbo, kiun Marko hakas, estas alta 02 Ĉu la arbo, kiun Pako hakas, estas alta? 03 Kia estas la arbo, kiun Pako hakas? La arbo, kiun Pako hakas, estas malalta 04 Ĉu la hakilo, kiun Marko uzas, estas malgranda? Ne, la hakilo, kiun Marko uzas, ne estas malgranda, ĝi estas granda
05 Ĉu la hakilo, kiun Pako uzas, estas malgranda? 06 Kia estas la hakilo, kiun Pako uzas? 07 Kiaj estas la hakiloj, kiujn Marko kaj Pako uzas? La hakilo, kiun Marko uzas, estas granda, kaj tiu kiun Pako uzas, estas malgranda 08 Kiaj estas la arboj, kiujn ili hakas?
09 Ĉu Pablo kaj Leopoldo levas pezilojn? 10 Ĉu la peziloj, kiujn Pablo levas, estas pezaj? 11 Ĉu la peziloj, kiujn Leopoldo levas, estas tre pezaj? 12 Kiaj estas la peziloj, kiujn Leopoldo levas?
13 Kiel nomiĝas la persono, kiu levas la pezajn pezilojn? 14 Kiel nomiĝas la persono, kiu levas la malpezajn pezilojn? 15 Ĉu la peziloj, kiuj estas super Leopoldo, estas pezaj? 16 Kiaj estas la peziloj, kiuj estas super Leopoldo?
17 Kiel nomiĝas la persono, kiu hakas la altan arbon? 18 Kiu estas tiu persono, kiu hakas la malaltan arbon? 19 Kiaj la arboj estas? 20 Ĉu la hakilo, kiu estas en la manoj de Marko, estas granda?
21 Kiaj estas la hakiloj, kiujn Marko kaj Pako havas? 22 Kiuj estas tiuj, kiuj levas la pezilojn? 23 Kiaj estas la peziloj? 24 Bonvolu ripeti la paĝon, kaj ne legi la respondojn. Parolu pli kaj pli flue kaj bone!