Vi lernos, kaj analizos: Gramatikon kaj Sintakson II
Tri elementoj de la frazo estas gravaj por nia kurso: 1. Subjekto (S) 2. Verbo(V) kaj 3. Rekta Objekto (R). Bonvolu analizi la sekvantajn frazojn, kaj ankaŭ diri ĉu la verbo estas transitiva (Vtr) aŭ netransitiva (Vntr).
01 Pablo legis la libron hieraŭ. Pablo: S; legis: Vtr; la libron: R 02 Ĉu Pablo legis la libron hieraŭ? 03 Kion Pablo legis hieraŭ post la leciono? 04 Kiam la libron Pablo legis? 05 Ŝi donis la monon al la vendisto. 06 Brunajn ŝuojn li ne surhavas. 07 Parizo estas la ĉefurbo de Francio. 08 Sinjoro Nopo la nigrajn muŝojn mortigas per la muŝbatilo. 09 Kion li kaj ŝi faras? 10 Miaj gepatroj loĝas en la strato Zamenhof. Miaj gepatroj: S; loĝas: Vntr 11 Kiujn vi vidis antaŭ du semajnoj en Madrido? 12 Kiuj vidis vin antaŭ tri monatoj en la Kongreso de Esperanto? 13 Kio estas tio maldekstre kaj dekstre de Pako? 14 Post tio, ŝi tajpis kvar leterojn per la skribmaŝino. 15 Kiu amas ŝin? 16 Kiun ŝi amas? 17 Kion signifas la vorto "almenaŭ" en la franca kaj hispana lingvoj? 18 Ŝi vekiĝis je la sesa kaj tre kvaronoj pli malpli. 19 Bedaŭrinde la vetero malpliboniĝos morgaŭ aŭ postmorgaŭ. •
Software error:
Modification of non-creatable array value attempted, subscript -1 at Kono.cgi line 1620.
For help, please send mail to the webmaster (webmaster@kono.be), giving this error message
and the time and date of the error.