Hodiaŭ mia patrino estis tre maltrankvila. Mi venis el la lernejo kaj raportis al ŝi, ke mi ricevis malbonan noton. Ŝi diris: "Knabaĉo, vi devas pli multe laborigi vian kapon. Kiom da malbonaj notoj vi havas?. Mi estis malĝoja. – Iru en vian ĉambron kaj lernu! – ŝi diris. Mi sidis en mia ĉambro, sed mi povis nek lerni nek legi. Miaj pensoj estis ĉe ludo kun miaj amikoj kaj ĉe sporto. Mi diris al mi mem: Ĉu mi estas tiom malsaĝa, kvankam mi lernis multe? Tiam la patrino eniris en la ĉambron kaj aŭdis miajn vortojn. Ŝi tuj respondis: – Ne, mia kara, vi ne estas malsaĝa. La problemo estas, ke vi devas lerni multe pli. Tiam vi ne havos nur malbonajn notojn. Ankaŭ nun mi ne havas ilin. Mi havas bonan noton pri muziko – mi diris. La patrino subite ekridis. Tio denove plibeligis mian tagon. Sed la problemo tamen restis.
• nasty, ugly : malbela • to report, scholarly report : raporti • (school) grade, mark, note : noto • Mi ankoraŭ ne liberiĝis de mia aĉa malvarmumo. La vetero estas ~ hodiaŭ. Mi bedaŭras pro la ~ prononcado. | awful, rotten, terrible • to to cause to work, to make work : laborigi • cape, cranium, head, mind, promontory; kappa : kapo • how many, how much : kiom • Kiom da pomoj? • Mi loĝas ĉe amiko. Eksidu ~ tablo. Iu estas ~ la pordo. Ken venkis min ~ ŝakludo. | at, beside, with • Li ŝatas ludi piedpilkon. Li scipovas ~ gitaron. | to play • itself, herself, self, himself : mem • that much : tiom • Li povas esti inteligenta, sed ne saĝa . Vi faris ~n elekton. | wise • although : kvankam • then : tiam • to hear : aŭdi • Ĉi tiu frazo konsistas el sep vorto j. Bildo valoras mil ~jn. | word • immediately : tuj • beloved, cherished, costly, expensive, high-priced, highly esteemed, loved, precious, valuable : kara • Nenia problemo ! Solvu la ~n. | problem • music : muziko • Mi ne povis ĉesi ridi . Mi ne povis b~ mian ridon. | to laugh • ?: ek • however, nevertheless : tamen