Marko havas amikinon. Ŝia nomo estas Ana. Ŝi estas juna kaj bela. Ana kaj Marko estas geamikoj.
Ana venis al la hejmo de Marko. M: Bonvolu eniri, amikino. A: Saluton, Marko. Kion vi faras? M: Saluton. Mi legis, sed nun mi volas paroli kun vi. A: Ĉu vi havas bonan libron? M: Jes, mi havas. Mi ŝatas legi nur bonajn librojn. Ĉu vi volas trinki kafon? A: Jes. Ĉu viaj gepatroj kaj gefratoj estas en via hejmo? M: Ne. Jen la kafo, ĝi estas ankoraŭ varma. Mi nun kuiris ĝin. A: Dankon. Mi povas trinki ankaŭ malvarman kafon. Marko rigardas la belajn okulojn de Ana. Mi vidas, ke li amas ŝin.