zet/o zetoserĉi 'zeto' [zet.0o] [zet.0o.LIN] La sesa litero de la greka alfabeto (Ζ, ζ): ankaŭ eblas ilin [la Grekajn literojn] plene Esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: [...] epsilono, zeto, eto, [...] [1]. Rim. 1: Troviĝas en la PIV-oj la neasimilita formo „zeta“, do aliradika. Rim. 2: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG [2] [3] ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon -> epsilono; mu -> muo; ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vorfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj [4], tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon zetao. [Alano Gerardo] 1. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §192. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §193. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §434. B. Wennergren: Interligaj finaĵoj en PMEG §37.3 angle: zeta beloruse: дзэта ĉine: 截塔 [jiétǎ], 泽塔 [zétǎ], 澤塔 [zétǎ] france: zêta nederlande: zèta norvege: zeta pole: zeta administraj notoj