Aldoni tradukojn al ReVo:

9vulv/o PV

vulvo

serĉi 'vulvo'
[vulv.0o]
[vulv.0o.ANA]
ANA La eksteraĵo de la seksaj organoj ĉe virino kaj ĉe aliaj superaj animalinoj: post kelkaj jaroj komencos kreski ŝiaj mamoj, ŝia vulvo pligrandiĝos [1]; apartaj tipoj de la homaj papilom-virusoj povas kaŭzi malignajn tumorojn – plej ofte kanceron de la utercerviko, sed ankaŭ de la anuso, peniso, vulvo kaj eĉ de faringo [2].
1. Donald Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto, Monato
2. Monato, Vladimir Lemelev: Vakcino preventas kancerojn, 2010
angle:
vulva
beloruse:
вульва
bulgare:
вулва
ĉeĥe:
stydké pysky, vulva, ženské vnější pohl. ústrojí
france:
vulve
germane:
Vulva, weibliche Scham
hispane:
vulva
hungare:
szeméremtest
ide:
vulvo
itale:
vulva
japane:
陰門 [いんもん], 外陰部 [がいいんぶ]
katalune:
vulva
nederlande:
vulva, schaamspleet
perse:
فَرج
pole:
srom
portugale:
vulva
ruse:
вульва
slovake:
vonkajšia časť ženský pohl. orgánov, vulva
ukraine:
вульва, жіночий статевий орган

vulva

serĉi 'vulva'
[vulv.0a]
[vulv.0a.ANA]
Rilata al vulvo: la grandaj vulvaj lipoj [3].
3. Vikipedio: Vulvo
france:
vulvaire
ide:
vulvala
japane:
陰門の [かげもんの], 外陰部の [がいいんぶの]

administraj notoj