vermiljon/a SPV vermiljonaserĉi 'vermiljona' [vermiljon.0a] Dense ruĝa kun oranĝeta nuanco, kiel cinabro: jen marmora ŝtuparo borderita per vermiljonaj balustradoj [1]; oni foruzis ĉiun farbon, kiu jam surŝipis, ĉu bruna, verda, viola, vermiljona, flava aŭ oranĝa [2]; hiponimoj [de] ruĝa estas […] karmezina, skarlata, punca, karmina, vermiljona, eble ankaŭ al fuksina, rufa [3]; la horizonto estis vermiljona, fajre-ruĝa, incendie-rufa [4]. 1. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 5a, volumo 1a, p. 65a2. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 193. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 5. Leksiko Kaj Semantiko4. Monato, Geraldo Mattos: Kota Akvo: Konstanten Krysakov angle: vermilion beloruse: кінаварны, цынобравы, ярка-чырвоны ĉine: 中国红 [Zhōngguóhóng], 中國紅 [Zhōngguóhóng] france: vermillon (adj.) hungare: cinóberpiros, cinóbervörös, cinóberszínű japane: 朱の [しゅの], 朱色の [しゅいろの] katalune: vermelló (adj.) pole: cynobrowy ruse: ярко-красный, киноварный ukraine: яскраво-червоний vermiljonoserĉi 'vermiljono' [vermiljon.0o] Vermiljona koloro: en la grundo aperas senfina gamo de kolornuancoj: de helega flavsafrano ĝis vinfeĉkolora purpurviolo, kaj de karmino ĝis vermiljono [5]. 5. Monato, Robert Roze: Francio: Flagrantaj koloroj angle: vermilion beloruse: кінавар, цынобра ĉeĥe: rumělka (ohnivě červené barvivo), rumělková červeň ĉine: 丹 [dān] france: vermillon (subst.) germane: Zinnoberrot hungare: cinóberszín japane: 朱 [しゅ], バーミリオン katalune: vermelló (subst.) pole: cynober (kolor) ruse: ярко-красный цвет, цвет киновари slovake: 2.rumelková červeň (farba), rumelka ukraine: вермільйон, кіновар administraj notoj