Aldoni tradukojn al ReVo:

*vasal/o Far1

*vasalo

serĉi 'vasalo'
[vasal.0o]
1.
[vasal.0o.HIS]
HIS Feŭdulo: la „imperiestro“ disdonis feŭdojn al siaj lin obeantaj vasaloj [1]; nun mi loĝas en arbaro, / ŝtelas, rabas pro neceso, / kaj dividas ĉion inter / mi kaj miaj dek vasaloj [2]; ne ekzistis tie unu sola Etiopio, sed granda amaso de neordigitaj homoj, kaj tial hodiaŭ ili estas niaj vasaloj [3]; en 1615 Hasekura Cunenaga, vasalo de Date Masamune, potenca daimio en la nord-orienta Japanio, marveturis tra Meksiko al Hispanio kaj Vatikano, kie lin aŭdience ricevis la papo Paŭlo la 5a [4].
2.
[vasal.0o.FIG]
(figure) POL Regno, ŝtato plene dependanta de alia; vasalŝtato: Israelo restas vasalo de Vaŝingtono, kiu detruas Irakon kaj nun preparas Israelon por bategi Iranon [5].
1. Zlatko Tišljar: Post morto -- nova sorto, Monato, 2000/04, p. 10
2. trad. P.-J. Doumen: Karlo kaj Elegasto, 2012
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
4. Monato, Isikawa Takasi: Sekretaj kristanoj, ĉu veraj kristanoj?
5. Monato, Husejn Al-Amily: Israelo 60-jara (4)
angle:
1. vassal
beloruse:
1. васал 2. васал, халуй
bretone:
1. gwaz (dindan un aotrou)
ĉeĥe:
1. leník, man, vazal
france:
1. vassal
germane:
1. Vasall, Lehnsmann 2. Vasallenstaat, Satellitenstaat
greke:
1. υποτελής
hungare:
1. hűbéres, vazallus
japane:
家臣 [かしん], 臣下 [しんか]
katalune:
1. vassall
nederlande:
1. vazal
perse:
1. واسال، خراجگزار
pole:
wasal, podwładny
portugale:
1. vassalo
ruse:
1. вассал
slovake:
1. vazal, závislá osoba
ukraine:
васал

administraj notoj