*vart/i UV *varti serĉi 'varti' [vart.0i] (tr) 1.[vart.0i.KOMUNE] Gardi kaj zorgi vivaĵon, kiu bezonas helpon pro sia juneco: ili ame vartis la infanon, kiu kreskis sana kaj virta [1]; preni ian honestan nejunan servantinon, kiu […] povus varti Janjon zorge, prudente Marta ; la horo alproksimiĝas, kiam ŝi povos rapidi hejmen por suĉigi kaj varti lin [2]; li scias varti novnaskiton [3]; vi vartas ĉi tiun rosmaridon kiel infanon [4]; la floro estis plantita per feliĉa mano, […] li priverŝadis ĝin kaj vartadis ĝin kaj zorgadis pri tio, ke ĝi ricevu plene ĉiun sunradion [5]; (figure) mi komencis dubi pri la grandega sukceso, […] sed la ĝenerala optimismo vartis ankoraŭ mian esperon [6]; per tro multa varto (dorlotado) malboniĝas la farto PrV . flegi, prizorgi 2.[vart.0i.bonteni] Bonteni: por varti la limon, Sud-Koreio elektis […] Svislandon kaj Svedion [7]; la homaro nepre devas konstante klopodi por varti kaj protekti la lingvan riĉecon de la mondo [8]; la modulo bezonas nek elektron, nek ian kemian substancon, kaj oni ne bezonas ĝin iel varti aŭ flegi [9]. 1. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri oraj haroj de la diablo2. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Dua Parto3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekdua4. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 3. La eŭrope edukita homo5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Anĝelo6. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 25. Multe Da Spirito Sed Neniom Da Profito.7. Monato, Grosjean Mirejo kaj Lee Jung Kee: Vundita lando, 2008/12, p. 108. Monato, Garvan Makaj' (Garbhan MacAoidh): Ĉu gravas, se lingvoj mortas?, 2011/05, p. 259. Monato, Walter Klag: Grander-akvo mirakla, 2012/04, p. 16 angle: look after, tend beloruse: няньчыць, гадаваць, даглядаць (дзіця) bretone: diwall (ur bugel, ul loen yaouank...) ĉeĥe: chovat, hlídat, opatrovat, pečovat, střežit, vartovat ĉine: 照料 [zhàoliào], 看护 [kānhù], 看護 [kānhù] france: prendre soin (d'un enfant, d'un jeune animal, etc.) germane: hüten, (ein Kind) betreuen, sich kümmern (um ein Kind) 2. warten, instand halten hispane: cuidar (a un niño, a un anciano, un animal) hungare: gondoz, ápol japane: 保育する [ほいくする], 養育する [よういくする], 育てる [そだてる], はぐくむ, 保守する [ほしゅする] katalune: cuidar, vigilar, vetllar, guardar (un infant), tenir cura (d'un infant, d'un cadell, d'una planta) nederlande: oppassen (v.kind, jong dier of plant), verzorgen pole: hodować, piastować portugale: cuidar de ruse: нянчить, ухаживать (за ребёнком и т.п.) slovake: dozerať na niekoho, opatrovať, varovať ukraine: няньчити, доглядати, піклуватися (тваринами, рослинами) vartistoserĉi 'vartisto' [vart.0isto] [vart.0isto.PED] Homo, kiu metie vartas infanojn: reĝoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj [10]; laboro [estas kvazaŭ] vartisto de tiuj, kiujn ĵetas tien kaj reen la ventegoj de la vivo Marta ; matene […] li renkontis la intendanton de sia patro, sian iaman vartiston [11]; Ursus montriĝis vartisto tiom mallerta, kiom zorgema [12]. 10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 49:2311. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XVII12. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXVI angle: nanny, childminder, child care provider, mother's helper beloruse: нянька, нянечка, выхаваўніца bretone: diwallerez ĉeĥe: chůva, pečovatelka france: nounou, nourrice germane: Mentor, Kindergärtner, Erzieher hispane: niñera, nana hungare: dajka, dadus, gondozónő japane: 保父 [ほふ], 保育士 [ほいくし] katalune: mainadera nederlande: oppas, kindermeisje pole: mentor, opiekun portugale: babá ruse: нянька, нянечка, воспитательница (в яслях, детском саду) slovake: dozorkyňa, opatrovníčka, pestúnka, varovkyňa vartistinoserĉi 'vartistino' [vart.0istino] [vart.0istino.PED] Virino, kiu metie vartas infanojn; infanistino: Naomi prenis la infanon kaj metis ĝin sur sian bruston kaj fariĝis ĝia vartistino [13]; [en] tiu urbo […] loĝis lia vartistino, la bona knabino, kiu portadis lin, kiam li estis tute malgranda knabo [14]; niaj nutristinoj kaj vartistinoj […] difektas nian fantazion per teruraj fabeloj kaj enpresas en nian molan cerbon terurajn bildojn de ia lasta juĝo [15]; la vartistinon prizorgigis mia temperaturo Metrop . 13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 4:1614. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara angle: nanny, childminder, child care provider, mother's helper beloruse: нянька, нянечка, выхаваўніца bretone: diwallerez ĉeĥe: chůva, pečovatelka ĉine: 保姆 [bǎomǔ], 阿姨 [āyí], 姆 [mǔ], 姥 [mǔ] france: nounou, nourrice germane: Amme, Ziehmutter, Gouvernante, Kindergärtnerin, Tagesmutter, Erzieherin hispane: niñera, nana hungare: dajka, dadus, gondozónő japane: 保母 [ほぼ], ベビーシッター katalune: mainadera nederlande: oppas, kindermeisje pole: piastunka, niańka, bona portugale: babá ruse: нянька, нянечка, воспитательница (в яслях, детском саду) slovake: dozorkyňa, opatrovníčka, pestúnka, varovkyňa ukraine: няня, нянька infanvartejoserĉi 'infanvartejo' [vart.infan0ejo] [vart.infan0ejo.PED] Vartejo por junaj infanoj, kiuj ankoraŭ ne vizitas lernejon: ĉe infanvartejoj oni faras etajn pupojn el papero kaj pendigas ilin ĉe fenestroj [16]; multaj gepatroj ne povas toleri la eduko-kostojn de siaj idoj: kotizoj ĉe infanvartejoj […] plialtiĝas [17]; frekventado de infanvartejo estas libervola en Germanio – kaj kosta, sed frekventado de lernejo estas deviga kaj senpaga [18]; ili ĉiamaniere akcelas uzadon de angla lingvo, kiun oni parte instruas jam en infanvartejoj [19]; dum la 89-a UK funkcias infanvartejo, kiu portas la nomon Song Qingling [20]. infanĝardeno 16. Monato, Hori Yasuo: Ĉu ĝoja plorpluvo?, 2003/06, p. 1217. Monato, Hori Jasuo: Ŝrumpanta lando, kreskanta ŝanco, 2006/03, p. 1018. Monato, Stefan Maul: Germana batalo, 2006/06, p. 719. Monato, Stefan Maul: Subpremo lingva, 2008/07, p. 520. Wang Lihua: La infanvartejo Song Qingling, El Popola Ĉinio, [2004] beloruse: ясьлі (дзіцячыя) ĉeĥe: dětská školka, jesle ĉine: 托儿所 [tuōérsuǒ], 托兒所 [tuōérsuǒ], 全日制托儿所 [quánrìzhìtuōérsuǒ], 全日制托兒所 [quánrìzhìtuōérsuǒ] france: garderie germane: Kindertagesstätte, Kindergarten, Krippe japane: 保育園 [ほいくえん] nederlande: crèche, peutertuin pole: przedszkole slovake: jasle, materská škôlka administraj notoj