valoriz/i valoriziserĉi 'valorizi' [valoriz.0i] (tr) En programlingvoj, havigi valoron al variablo: en Pitono, vi povas valorizi plurajn variablojn samtempe [1]; variablo, ricevanta valoron en valorizo, estas valorizato. 1. Instruilo por la programlingvo Pitono angle: assign (a value to a variable) ~ato: left-hand part (of an assignment), destination (of an assignment). beloruse: прысвойваць (значэньне зьменнай) ĉeĥe: valorizovat, zhodnocovat, zvyšovat hodnotu france: affecter, assigner hungare: értéket ad, értéket hozzárendel pole: przypisywać, przydzielać ~ato: lewa strona przypisania. ruse: присвоить (значение) ~ato: получатель (в присвоении). slovake: valorizovať, zhodnocovať ukraine: присвоювати значення (змінній) valorizoserĉi 'valorizo' [valoriz.0o] Baza operacio en programlingvoj, haviganta al variablo valoron: (en la programlingvo C) laŭ Fortrana tradicio la valorizo estas signata per =, por la egalaĵo uzendas == [2]; tio forte kontrastas kun tradiciaj ordonemaj lingvoj, en kiuj valorizo estas esenca koncepto kaj en kiuj la ordo de la ordonoj estas gravega al la signifo de la programo [3]. 2. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, Pri C (p. 52)3. Vikipedio, Funkciaj lingvoj angle: assignment beloruse: прысвойваньне (значэньня зьменнай) ĉeĥe: přidělení, přiřazení france: affectation, assignation germane: Zuweisung, Wertzuweisung hungare: értékadás, hozzárendelés (értéké), valorizálás pole: przypisanie ruse: присвоение, присваивание slovake: pridelenie, priradenie valorizaserĉi 'valoriza' [valoriz.0a] Rilata al valorizo: valoriza ordono; la dekstra parto de tiu ĉi valoriza frazo plenumas la metodon length() kiu estas membro de cxeno2 [4] 4. Gian Piero Savio: Komputiko kaj Programado angle: ~a ordono: assignment statement. beloruse: прысвойваньня ĉine: 赋值 [fù zhí] france: affecté, assigné hungare: értékadó, hozzárendelő ~a ordono: értékadó utasítás, hozzárendelő utasítás. pole: wartościowy ~a ordono: porządek wartościowy. ruse: ~a ordono: оператор присваивания. administraj notoj ~i: Mankas dua fontindiko. ~a: Mankas dua fontindiko.