tradukoj: af be bg ca cs de el en es fa fi fr fy he hu id io is it iu ja jbo ka nl pl pt ru sv tl tp tr vo

Aldoni tradukojn al ReVo:

9vagin/o Z PV

9vagino  

serĉi 'vagino'
[vagin.0o]
en: vagina;
ANA
Tubforma seksorgano de hominoj kaj multaj mamulinoj inter la vulvo kaj la uterkolo ĉirkaŭanta la penison dum sekskuniĝo kaj rolanta kiel kanalo de la nasko: la spermioj kutime renkontos la ovolojn en la ovario, kio postulas de la spermiaj ĉeloj atingonte la ovarion naĝi el supro de la vagino tra cerviko [1]; kelkaj krude desegnitaj bildoj de penisoj, penetrintaj vaginon [2]; virinoj ne havas penison, kiun eblas cirkumcidi, efektive temas pri grava mutilo de la vagino, parta fortranĉo de la vaginaj lipo [3].
Rim.: Oni ne konfuzu la vortojn vagino kaj vulvo. Anatomie la vagino estas interna kaj la vulvo estas ekstera. Nomi la vulvon vagino analogas al nomi la lipojn buŝo aŭ gorĝo.

vagina  

serĉi 'vagina'
[vagin.0a]
en: vaginal;
ANA
Rilata al vagino: la filinoj portu kalsonetojn: tiel oni evitigis vaginajn infektojn, ĉar la knabinoj kutime rampis aŭ sidis sur malpuraĵoj [4]; HIV, viruso kiu disvastiĝas per likvaĵoj de homa organismo (plej facile per sango, sed ĝi estas ankaŭ en lakto, spermo kaj vagina sekrecio de HIV-havaj personoj) [5].


tradukoj

afrikansaj

~o: vagina.

anglaj

~o: vagina; ~a: vaginal.

belorusaj

~o: похва, вагіна.

bulgaraj

~o: влагалище.

ĉeĥaj

~o: pochva; ~a: poševní.

filipinaj

~a: ng kaluban.

finnaj

~o: emätin, vagina; ~a: emätin-, vaginaalinen.

francaj

~o: vagin; ~a: vaginal.

frisaj

~o: fagina; ~a: faginaal.

germanaj

~o: Vagina, Scheide; ~a: vaginal.

grekaj

~o: κόλπος, κολεός.

hebreaj

~o: נרתיק, וגינה.

hispanaj

~o: vagina; ~a: vaginal.

hungaraj

~o: hüvely, vagina.

idaj

~o: vagino; ~a: vaginala.

indoneziaj

~o: vagina.

inuitaj

~o: ᑲᕝᕕᒃ.

islandaj

~a: legganga-, skeiðar-, slíður-.

italaj

~o: vagina; ~a: vaginale.

japanaj

~o: 膣 [ちつ]; ~a: 膣の [ちつの].

kartvelaj

~o: ვაგინა, საშო.

katalunaj

~o: vagina.

loĵbanaj

~o: vibna.

nederlandaj

~o: vagina; ~a: vaginaal.

persaj

~o: مهبل.

polaj

~o: pochwa (anatomia); ~a: pochwowy.

portugalaj

~o: vagina; ~a: vaginal.

rusaj

~o: влагалище, вагина; ~a: вагинальный, влагалищный.

svedaj

~o: vagina; ~a: vaginal.

tokiponaj

~o: lupa meli.

turkaj

~o: vajina; ~a: vajinal.

volapukaj

~o: vagin; ~a: vaginik.

fontoj

1. Vikipedio, Gravedeco
2. Monato, Donald Broadribb: Komiksoj bonintencaj, sed tre mallertaj
3. Monato, Gerrit Berveling: Malpaciga pacpremio
4. Monato, Renée Triolle: Norduloj ebligas sudan sanon
5. Vikipedio, Aidoso


ℛevo | datumprotekto | vagin.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.31 2019/06/30 18:21:50