ulul/i PVEF ululiserĉi 'ululi' [ulul.0i] (ntr) 1.[ulul.0i.ZOO_strigo] Bleki kiel strigo aŭ noktuo: ĝemego elsaltis el ŝia buŝo, kvazaŭ iu fremda kriegus en ŝi, ŝi ululis [1]! 2.[ulul.0i.ZOO_lupo] Bleki kiel sovaĝa hundo aŭ lupo: timinda lupo, ululante venas [2]! en la kaĝoj ululas ŝakaloj [3]. Rim.: En PVEF „ululo “aperas kiel nomo por nizosimila strigo (Surnia ulula), kies bleko estas laŭtiĝanta, ruliĝanta (‚perlanta‘) alta sono – iom simila al la batalkrio atribuata al la indiĝenaj amerikanoj kaj la sono kiun arabaj virinoj eligas ĉe festoj. Ŝakalbleko eble ne tro diferencas, sed ke eĉ lupo ululas, ja iom surprizas. [Wolfram Diestel] 1. La Ondo de Esperanto, 2003, № 3 (101)2. Manoel Borges dos Santos: Poemoj, Monato, 2000/04, p. 323. S. Bubenič: Sub Cirkotendo, 1969 angle: 1. hoot 2. howl beloruse: 1. вухкаць 2. выць, скавытаць ĉeĥe: 1. houkat 2. výt ĉine: 2. 嚎 [háo], 号叫 [háojiào], 號叫 [háojiào] finne: 2. ulvoa, ulista france: 1. hululer 2. hurler (animal) germane: 1. schreien (Eule) 2. heulen (Wolf) hispane: 1. ulular 2. aullar hungare: 1. huhog 2. vonít, üvölt itale: 1. gridare (di rapace notturno), ululare (di rapace notturno) 2. gridare (ululare), ululare japane: 遠吠えをする [とおぼえをする], ほうほうと鳴く [ほうほうとなく], うなる katalune: udolar nederlande: 1. roepen 2. huilen perse: 1. هوهو کردن، جیغ کشیدن (جغد) 2. زوزه کشیدن pole: 1. hukać 2. wyć portugale: 2. uivar ruse: 1. ухать 2. выть slovake: húkať, zavýjať ukraine: вити (про вовка і т.п., тж про сирену), кричати, ухати (про сову і т.п.) ululo serĉi 'ululo' [ulul.0o] [ulul.0o.bleko] Ago ululi, tia bleko: ekaŭdiĝis veaj ĝemoj, poste striga ululo [4]; kun besta, plorsingulta ululo ŝi falis genuen kaj klinis sian tutan korpon kvazaŭ ŝirme super la suĉinfanon [5]. 4. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, La fluidumo de la ĉiovido5. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II. angle: ululation arabe: زغردة beloruse: вухканьне, выцьцё, скавытаньне france: ululement germane: Ululation, Geheule (Sperbereule), Eulenruf hebree: צהלולים perse: کل کشیدن administraj notoj