turniket/o PIV2 turniketoserĉi 'turniketo' [turniket.0o] Ilo, kiu per adaptebla rimeno aŭ aertubo permesas haltigi la sangofluon tra vejnoj kaj arterioj de membro: [post] krotalomordo […] nespertaj individuoj ne klopodu tranĉi ĉe aŭ ĉirkaŭ la mordoloko, aŭ uzi turniketojn, ĉar tia traktado povas esti eĉ pli detrua ol la nura venenigo [1]; eksterlande aĉetu aĵojn necesajn por la armeo: taktikaj medicinaĵoj – turniketoj, israelaj kaj aliaj bandaĝoj, hemostazaĵoj [2]. 1. Vikipedio, Krotalo2. Esperantistoj helpas defendi Odeson angle: tourniquet beloruse: кроваспыняльны жгут france: garrot germane: Tourniquet nederlande: aderpers, schroefverband, tourniquet pole: krępulec administraj notoj