turne/i PIV1 turneiserĉi 'turnei' [turne.0i] (ntr) Vojaĝi aŭ rondvojaĝi de loko al loko prezentante spektaĵojn, artaĵojn: malgranda teatra trupo turneas, ludante ĉiutage la saman opereton en alia urbo [1]; unu el la Moskvaj teatroj turneanta en Leningrado [2]; ŝi turneis kun sia nacia teamo en malproksimaj urboj de nia lando [3]. gasti2, rondvojaĝi 1. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Muzika terminaro2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 27a, p. 289a3. Monato, Lena Karpunina: La revo pri cirko, 2006 angle: tour (theatrical) beloruse: рабіць турнэ ĉeĥe: hrát na turné ĉine: 觀光 [guānguāng], 观光 [guānguāng], 巡回 [xúnhuí], 巡迴 [xúnhuí], 出游 [chūyóu], 出遊 [chūyóu] france: faire une tournée (spectacles) germane: auf Tournee gehen hungare: turnézik katalune: fer una gira nederlande: een tournee maken, op tournee gaan pole: być w turnee, mieć turnee, odbywać turnee portugale: fazer uma turnê ruse: делать турне slovake: hrať na turné turneoserĉi 'turneo' [turne.0o] Vojaĝo de artista grupo por prezenti spektaĵojn en diversaj lokoj: la sukceso de la festivaloj kuraĝigis la organizadon de turneoj de unuopaj teatraj trupoj en aliaj landoj [4]; en ĉiu urbo la sama scenaro, post la lasta prezento de la turneo junulo frapas la pordon de la loĝio [5]; ni menciu interalie s-ron Jan Duda, ĉeĥa violonisto, kiu kun Ĉeĥa Nacia Simfonia Orkestro faris turneon en pli ol 20 urboj tra Japanio [6]. 4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto5. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Muzika terminaro6. La Ondo de Esperanto, 2002, №3 angle: tour (theatrical) beloruse: турнэ ĉeĥe: turné, umělecký zájezd ĉine: 觀光 [guānguāng], 观光 [guānguāng], 之行 [zhīxíng] france: tournée (spectacles) germane: Tournee hungare: turné, előadókörút katalune: gira nederlande: tournee pole: turnee portugale: turnê ruse: турне slovake: turné, umelecký zájazd ukraine: турне, ґастроль, ґастрольна поїздка administraj notoj