Aldoni tradukojn al ReVo:

8trajn/o PV

trajno

serĉi 'trajno'
[trajn.0o]
[trajn.0o.FER]
FERTEK Vagonaro kun lokomotivo aŭ motorvagono por transporto de personoj aŭ materialo: trivagona trajno [1]; iri hejmen per la malfruvespera trajno [2]; la trajno trapasas grandajn vilaĝojn kaj grandajn urbojn [3]; sur la fervojo inter la stacio kaj la uzino venis trajnoj kun brikoj kaj ligno [4]; [li] ekskuzis sin, ke la tempo ne permesas tian tralegon, ke li devas kapti (atingi) trajnon [5]; por tiu trajno ne necesas rezervi sidlokon [6]; mi vendrede matene alvenas en la stacidomo „Berlin Zoo“, kie mi devas ŝanĝi en trajnon al Pollando [7]. VD:metroo, tramo
afrikanse:
trein
albane:
tren
amhare:
ባቡር
angle:
train
arabe:
قطار
armene:
գնացք
azerbajĝane:
qatar
beloruse:
цягнік
bengale:
ট্রেন
birme:
မီးရထား
bosne:
voz
bulgare:
влак
ĉeĥe:
vlak
dane:
tog
estone:
rong
eÅ­ske:
trena
filipine:
tren
france:
train
galege:
tren
germane:
Zug
guĝarate:
ટ્રેન
haitie:
tren
haÅ­se:
jirgin kasa
hebree:
רכבת
hinde:
सफर
hispane:
tren
hungare:
vonat
igbe:
ụgbọ
irlande:
traein
islande:
lest
itale:
treno, convoglio ferroviario
japane:
列車 [れっしゃ]
jave:
sepur
jide:
באַן
jorube:
oko
kanare:
ರೈಲು
kartvele:
მატარებელი
katalune:
tren
kazaĥe:
поезд
kimre:
trên
kirgize:
поезд
kmere:
រថភ្លើង
koree:
기차
korsike:
treno
kose:
uloliwe
kroate:
vlak
kurde:
tirên
latine:
erant
latve:
vilciens
laÅ­e:
ການຝຶກອົບຮົມ
litove:
traukinys
makedone:
воз
malagase:
fiaran-dalamby
malaje:
kereta api
malajalame:
തീവണ്ടി
malte:
ferrovija
maorie:
tereina
marate:
रेल्वे
monge:
tsheb ciav hlau
mongole:
галт тэрэг
nederlande:
trein
nepale:
रेल
njanĝe:
sitima
okcidentfrise:
trein
panĝabe:
ਰੇਲ ਗੱਡੀ
paŝtue:
روزنه
pole:
pociąg
portugale:
trem, comboio
ruande:
gari ya moshi
rumane:
tren
ruse:
поезд
samoe:
nofoa afi
sinde:
سکيا
sinhale:
දුම්රිය
skotgaele:
trèana
slovake:
vlak
slovene:
vlak
somale:
tareenka
ŝone:
chitima
sote:
terene e
sunde:
ngadidik
svahile:
treni
svede:
tåg
taĝike:
поезд
taje:
รถไฟ
tamile:
ரயில்
tatare:
поезд
telugue:
రైలు
tibete:
རི་ལི་
ukraine:
поїзд
urdue:
ٹرین
uzbeke:
poezd
vjetname:
đào tạo
zulue:
isitimela

kargotrajno, ŝarĝtrajno, vartrajno

serĉi 'kargotrajno'
serĉi 'ŝarĝtrajno'
[trajn.kargo0o]
[trajn.kargo0o.FER]
FER Trajno portanta kargon de objektoj: longa kargotrajno el bluaj kaj oranĝkoloraj cisternaj vagonoj staras kaj atendas pluan transporton [8]; longa ŝarĝtrajno forlasis la urbon kun valoraj provizvaroj, kiujn la milito suĉis al si [9];
8. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
9. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
beloruse:
таварны цягнік
france:
train de marchandises
japane:
貨物列車 [かもつれっしゃ]
pole:
pociąg towarowy
ukraine:
товарний/вантажний поїзд

magnettrajno

serĉi 'magnettrajno'
[trajn.magnet0o]
Trajno ŝvebanta supre la relo per magneta forto: per magnettrajno la vojaĝo daŭros nur 10 minutojn je pinta rapideco de 350 km/h [10].
10. Monato, Reinhard Fössmeier: Ĉu iam rapidos Transrapid?, 2004
angle:
Maglev
beloruse:
цягнік на магнітным падвесе, маглеў
france:
Maglev
germane:
Magnetschwebebahn
pole:
pociąg magnetyczny (Maglev)

metrotrajno

serĉi 'metrotrajno'
[trajn.metro0o]
Trajno de la metroo: mi veturas per metrotrajno en la vienan urbocentron [11].
11. Monato, Walter Klag: Supo, panoj kaj bananoj, 2015
beloruse:
метрацягнік
germane:
U-Bahn-Zug
pole:
pociąg metra

pasaĝertrajno

serĉi 'pasaĝertrajno'
[trajn.pasagxer0o]
[trajn.pasagxer0o.FER]
FER Trajno portanta homojn, vojaĝantojn: neniu pasaĝertrajno haltus, kie ne estas kajo nek signaloj [12]; Kenja prezidento Uhuru Kenyatta merkrede lanĉis la servon de pasaĝertrajno de la 480-kilometra normalŝpura fervojo inter Mombaso kaj Najrobio [13].
12. Monato, Albisturo Kvinke: Tenebro, 2006
13. Yu: Kenjo oficiale malfermis normalŝpuran fervojon, Ĉina Radio Internacia, 2017-06-01
beloruse:
пасажырскі цягнік
france:
train de voyageurs
japane:
旅客列車 [りょかくれっしゃ]
pole:
pociąg pasażerski
ukraine:
пасажирський поїзд

rapidtrajno, ekspresa trajno

serĉi 'rapidtrajno'
serĉi 'ekspresa trajno'
[trajn.rapid0o]
Trajno iranta pli rapida ol ordinara kaj haltanta nur en gravaj stacioj: la ekspresa trajno Parizo-Limoĝo [14]; elreligo de rapidtrajno [15]; cent homoj mortis en germana eksprestrajno […] pro unu rompiĝinta rado Monato ; post eniro en la ekspresan trajnon „Oriento-Okcidento“ mi denove devas stari en la koridoro [16]; en novaj rapidtrajnoj oni provizu spacon por bicikloj [17].
angle:
express train
beloruse:
хуткі цягнік, экспрэс-цягнік
france:
train express
germane:
Schnellzug
japane:
快速列車 [かいそくれっしゃ]
pole:
pociąg ekspresowy

urbotrajno

serĉi 'urbotrajno'
[trajn.urbo0o]
Trajno kiu veturas nur inter stacioj de urbo kaj eventuale ties ĉirkaŭaĵo, sed alie ol tramo ne surstrate: Munkeno […] preferas konstrui rapidan urbotrajnon, kiu kostus multe malpli kaj kondukus pasaĝerojn ne multe malpli rapide al la flughaveno [18].
18. Monato, Stefan Maul: Superflua rapidego, 2007
angle:
S-train, urban-suburban rail
beloruse:
цягнік гарадзкіх лініяў
france:
train express urbain
germane:
S-Bahn
pole:
pociąg miejski

administraj notoj