tombol/o JED tomboloserĉi 'tombolo' [tombol.0o] Societa loterio, ofte benefica, en kiu la lotiloj povas gajnigi malmultkostajn objektojn: la sabatan vesperon finis dancamuzo kun tombolo [1]; sekvis regalo de la partoprenantoj per specimenaj kristnaskaj dolĉaĵoj, tombolo kaj amika kunesto [2]; Baniko miras, vidante sian edzinon vestita per vizonpelta mantelo – jes, karulo, mi gajnis tiun mantelon per tombola bileto [3]. 1. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)2. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)3. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, La Fundamento angle: raffle beloruse: лятарэя (дробная рэчавая) france: tombola germane: Tombola itale: tombola administraj notoj