tof/o PVEF tofoserĉi 'tofo' [tof.0o] [tof.0o.MIN] Vulkandevena ŝtono kuncementita el diversgrandaj grajnoj, kutime griza, flaveta aŭ ruĝeta: [li] lasis poluri sian oran kronon per la polvo el pistita grifelo, tio estis tofa grifelo [1]; la kirko estas masonita en kombinado de ĉizitaj blokoj el tofo kaj brikoj [2]. flava tofo el Viterbo, Italujo (15 × 15 cm) PD [3] 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj2. V. Galeski: Kulturhistoriaj monumentoj en Prilep, 20033. Roll-Stone, Self-photographed: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Tufo_Giallo_aus_Viterbo.jpg beloruse: туф ĉeĥe: tuf ĉine: 凝灰岩 [nínghuīyán] france: tuf germane: Tuff, Vulkanstein hungare: tufa japane: 凝灰岩 [ぎょうかいがん], 痛風結節 [つうふうけつせつ] katalune: tuf, cinerita nederlande: tufsteen pole: tuf, martwica (geol.) portugale: tufa ruse: туф slovake: tuf ukraine: туф kalkotofo, kalktofoserĉi 'kalkotofo' serĉi 'kalktofo' [tof.kalko0o] [tof.kalko0o.MIN] Sedimenta kontinenta kalka ŝtono, poroza kaj ofte relative mola: ni vidas tre belajn restaĵojn de kalkotofo, kies materion parte forigis la akvoj [4]. travertinoRim.: Kontraŭe al vulkana tofo, kalkotofo estiĝas kiel sedimento ĉe malprofundaj riveroj. murŝtono el kalkotofo CC BY-SA 2.0 de [5] 4. L. Lénárt: La Grotbanejo de Miskolc-Tapolca, Nordhungaria Informo, 2007-125. Ustill: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Kalktuff-Block_Schloss-Tuebingen_2.jpg angle: Travertine beloruse: травэртын, вапняковы туф ĉine: 鈣華 [gàihuá], 钙华 [gàihuá], 石灰华 [shíhuīhuá], 石灰華 [shíhuīhuá], 洞石 [dòngshí] france: travertine germane: Kalktuff, Süßwasserkalk, Quellkalk, Travertin hungare: mésztufa katalune: travertí pole: trawertyn administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto. kalko~o, kalk~o: Mankas verkindiko en fonto.