2tindr/o JED tindroserĉi 'tindro' [tindr.0o] [tindr.0o.HEJM] Spongeca, tre brulema substanco, uzata por ekigi fajron, devenanta de iuj fungoj aŭ de speciale preparita kotono: trovinte per palpado silikon kaj tindron, li bruligis kenan torĉon kaj prilumis per ĝi la akvujon. [1]. 1. Lusin (Zhou Shuren), trad. S. J. Zee k.a.: Noveloj de Lusin, El Malnovaj legendoj nove redaktitaj, Forĝado de spado angle: tinder, touchwood beloruse: цэра, губа bulgare: прахан ĉeĥe: hubka, troud ĉine: 火种 [huǒzhǒng], 火種 [huǒzhǒng] france: amadou germane: Zunder hungare: tapló japane: ほくち katalune: esca nederlande: tondelzwam perse: گیرانه، قو pole: hubka, żagiew portugale: isca ruse: трут slovake: práchno ukraine: трут tindrujoserĉi 'tindrujo' [tindr.0ujo] [tindr.0ujo.HEJM] Ujo, skatolo destinita al konservo de tindro: sur forno staris tindrujo [2]. 2. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato] angle: tinderbox beloruse: скрыня для цэры france: boite d'amadou germane: Zunderbüchse, Zunderdose, Zunderbeutel administraj notoj