*7ties JED *ties serĉi 'ties' [ties.0] en: Nevariebla pronomo montranta posedon, apartenon kaj signifanta „de tiu, de tio, de tiuj“: se ni aldonas la literon „t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu [1]. a) Rilatanta al antaŭe menciita persono aŭ afero: lin akompanis lia filino Lois kaj ties fianĉo [2]; komenciĝis viva agado sur la strato antaŭ la malnova hotelo kaj en ties larĝa, arkaĵa pordego [3]; la ĉefservisto de la princido […] tre humile esprimis sian ĝojon pro ties feliĉa reveno hejmen [4]; jen alvenas Omar kaj Ijob kaj ĉi ties gastoj [5]; anstataŭ esti jezuito, li ĵus mortigis jezuiton, li surhavas ties vestojn [6]; b) Rilatanta al iu aŭ io priskribita per antaŭa propozicio: kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila [7]; se iu ŝajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta [8]; kiu eĉ nur […] difektos al li eĉ unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj [9]. c) Rilatanta al responda „kies“: kies gasto mi estas, ties feston mi festas PrV . Rim.: Atentu, ke ne ĉiam „ties“ rilatas al antaŭa „kies“. Jen „kies“ rilatas al la familioj, kaj „ties“ al la filoj: familioj, kies filoj servis en la brita armeo dum la unua mondomilito, sentis, ke ili silentu kaj eĉ hontu pri ties partopreno en „brita“ milito [10]. En la sekva ekzemplo „kies“ rilatas la la maraj lupoj kaj „ties“ al la antaŭe menciitaj „ceteraj etnoj“ la ceteraj [etnoj…] ĉasis ĉefe marajn lupojn, kies graso estis ties baza manĝado [11]. Pli klare oni tie ĉi skribus „kies graso estis ilia baza manĝado“. kies3 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 302. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro I3. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro III4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro X5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro V6. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XVI7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥabakuk 2:48. La Nova Testamento, Jakobo 1:269. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara10. Monato, Garbhan Macaoidh: Amnezio-amnestio, 200311. Monato, Marta Solís: La fino de l' mondo, 2006 angle: that one's beloruse: таго (чый?), яго (чый?), ягоны, яе (чый?), ейны, іх (чый?), іхні ĉeĥe: toho, těch france: de celui-ci, de celui-là, de ceci, de ceux-ci germane: dessen, deren, deren hispane: de este, de ese, de aquel, de esto, de estos, de esos, de aquellos hungare: ennek a, annak a, ezé, azé indonezie: milik (orang) itu japane: それの, その人の [そのじんの], その物の [そのぶつの] nederlande: diens, zijn, haar, hun pole: jego, jej, ich, tego, tej, tamtego, tamtej, owego, owej, owych, tej osoby, tamtej osoby, tamtych osób rumane: al (a, ai, ale), acestuia, acesteia, aceluia, aceleia, acelora ruse: того (ответ на вопрос "чей?"), принадлежащий тому, его ("чей?"), её ("чей?"), их ("чей?") slovake: toho ukraine: того, тому приналежний administraj notoj