tet/o tetoserĉi 'teto' [teto.0o] [teto.0o.LIN] La oka litero de la greka alfabeto (Θ, θ): ankaŭ eblas ilin [la Grekajn literojn] plene Esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: [...] eto, teto, joto, [...] [1]. Rim. 1: Troviĝas en la PIV-oj la neasimilita formo „teta“, do aliradika. Rim. 2: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG [2] [3] ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon -> epsilono; mu -> muo; ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vorfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj [4], tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon tetao. [Alano Gerardo] Rim.: Teto estas ankaŭ litero en la hebrea kaj fenica alfabetoj kaj ankaŭ la vjetnama novjara festo nomiĝas Teto. 1. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §192. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §193. B. Wennergren: Grekaj literoj en PMEG §434. B. Wennergren: Interligaj finaĵoj en PMEG §37.3 angle: theta beloruse: тэта ĉine: 西塔 [xītǎ] france: thêta nederlande: thèta norvege: theta pole: theta administraj notoj