tampon/o tamponoserĉi 'tampono' [tampon.0o] 1. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Ŝtopilo el mola materialo por haltigi sangoelfluon el vundo ktp.: la egiptoj enmetis miksaĵon el butero kaj natr[…]o, envolvitan en linaĵo, en la buŝon kaj vangojn, tamponis la nazon, metis malgrandajn remburaĵojn el linaĵo en la okultruojn kaj fermis la palpebrojn [1]; tamponoj estis unue uzataj kiel medicinaj iloj en la 18-a jarcento [2]. 2. [Mankas mrk por aldoni tradukojn] Ŝtopilo uzata por reteni menstruan sangon: en pubereco influe de hormono […]estrogeno la himeno fariĝas tre elasta, dank[e] al tio kutime eblas uzi menstruajn tamponojn, eĉ [s]e virino [devus] timi pri sia virgulineco [3]. 1. Vikipedio, Mumiigo2. Vikipedio, Tampono3. Vikipedio, Himeno angle: tampon beloruse: тампон ĉeĥe: tampon ĉine: 卫生棉条 [wèishēngmiántiáo], 衛生棉條 [wèishēngmiántiáo], 止血栓 [zhǐxuèshuān] france: tampon germane: Binde 1. Mullbinde 2. Tampon hispane: tampón hungare: 1. tampon 2. betét (menstruációs) katalune: tampó 1. tampó nederlande: 1. tampon, verband, drukverband 2. tampon, maandverband pole: tampon portugale: 1. absorvente, absorvente íntimo, absorvente higiênico ruse: тампон slovake: tampón svede: 2. tampong ukraine: тампон administraj notoj