Aldoni tradukojn al ReVo:

ŝvab/o

ŝvabo

serĉi 'ŝvabo'
[sxvab.0o]
Ano aŭ posteulo de gento de iama duklando Ŝvabujo: ŝvaba dialekto; forpelitaj magistroj kaj skribistoj el la Ŝvabaj provincoj [1].
beloruse:
шваб
ĉine:
斯瓦比亚人 [sīwǎbǐyàrén], 斯瓦比亞人 [sīwǎbǐyàrén], 斯瓦比人 [sīwǎbǐrén]
germane:
Schwabe
japane:
シュワーベン人 [シュワーベンじん]
pole:
Szwab
ukraine:
шваб

Ŝvabujo

serĉi 'Ŝvabujo'
[sxvab.S0ujo]
HIS
Iama duklando (911 - 1313) norde de Bodenlago, proksimume inter Nigra Arbaro okcidente, la rivero Leĥo oriente: Oto la 1-a el la nobela gento de la Otidoj estis ekde 973 ĝis 982 duko de Ŝvabujo kaj ekde 976 ĝis 982 duko de Bavarujo [2].
beloruse:
Швабія
ĉine:
士瓦本 [shìwǎběn]
germane:
Schwaben (Fürstentum)
pole:
Szwabia

administraj notoj

~o: Mankas dua fontindiko.
Ŝ~ujo : Mankas dua fontindiko.