tradukoj: de en fr ru

Aldoni tradukojn al ReVo:

Ŝlejer/o

Ŝlejero

serĉi 'Ŝlejero'
[sxlejer.0o]
1.  
[sxlejer.0o.PERS]
PERS Germana romkatolika pastro, la kreinto de Volapuko: kiel dirintus Ŝlejero, „Menade bal, Cifali bal“ [1].
2.
[sxlejer.0o.FIG]
(figure) Regema, maldemokratia persono (aludo al la diktatoreca sinteno de Ŝlejero1 rilate al la volapuka lingvokomunumo): ĉar mi neniel intencas iĝi lingva papo aŭ diktatoro aŭ ŝlejero, permesu ke mi prezentu sisteme kaj resume miajn argumentojn

ŝlejera

serĉi 'Ŝlejera'
[sxlejer.0a]
Rilata aŭ apartenanta al Ŝlejero: Zamenhof akre kritikis la ŝlejeran idiomon [2].


tradukoj

anglaj

~o 1.: Schleyer.

francaj

~o 1.: Schleyer.

germanaj

~o 1.: Schleyer.

rusaj

~o 1.: Шлейер; ŝ~a: шлейеров.

fontoj

1. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Budapeŝto, 1993
2. Andreas Künzli: Komparaj rimarkoj pri la deveno, profesio kaj motivoj de kelkaj ĉefaj planlingvaj aŭtoroj

~o: Mankas dua fontindiko.
ŝ~a: Mankas dua fontindiko.


ℛevo | datumprotekto | sxlejer.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.2 2014/04/14 12:10:30