*suspekt/i UV *suspekti serĉi 'suspekti' [suspek.0i] (tr) 1.[suspek.0i.malbonon] Supozi, diveni, sen certa pruvo, ke iu estas kulpa aŭ malbonintenca: la princo ne senbaze suspektis, ke oni volis lin trompi [1]; dum la interparolado li forgesis la averton, sidiĝis sur la randon, ne suspektante perfidon [2]; kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu PrV . malkonfidi 2.[suspek.0i.supozi] Supozi, opinii ion sen certa pruvo: [li] suspektis, ke mi estas ĉi tie [3]; ili eĉ ne suspektas, ke mi povas ...i [4]; mi venos neatendite, kiam li tion plej malmulte suspektos [5]; neniu el ili sciis ion pri Anneto, neniu eĉ suspektis, kian gravan rolon ŝi iam ludis ĉi tie [6]; sen tiuj pomarboj oni neniam povus suspekti, ke tio estas ĝardeno [7]; la rozoj ne suspektis, ke ili estas belegaj [8]. 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Feliĉa familio8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj angle: suspect beloruse: падазраваць ĉeĥe: podezírat, podezřívat ĉine: 1. 怀疑 [huáiyí], 懷疑 [huáiyí] france: soupçonner, suspecter germane: 1. verdächtigen, in Verdacht haben 2. argwöhnen, befürchten, vermuten hispane: sospechar hungare: 1. gyanúsít, meggyanúsít 2. gyanít itale: sospettare japane: 怪しむ [あやしむ], 疑う [うたがう], 嫌疑をかける [けんぎをかける], ~ではないかと思う [ではないかとおもう], 推測する [すいそくする] katalune: sospitar nederlande: 1. verdenken 2. verwachten, veronderstellen pole: podejrzewać, pomawiać, posądzać portugale: suspeitar, andar desconfiado, desconfiar de ruse: подозревать slovake: podozrievať ukraine: підозрювати, запідозрювати suspektaserĉi 'suspekta' [suspek.0a] 1.[suspek.0a.inda] Suspektinda: mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon [9]; de kiam la afero ekŝajnis al vi suspekta? FK 2.[suspek.0a.anta] Suspektema: li estis suspekta, kaj ĉagrenita, sed ne ŝercema; [10] la junulo ĉirkaŭrigardis suspekte, balancis la kapon kaj fine diris: „aŭskultu, ne tute klara estas la afero[…]“ [11]; tio estas danĝera rato!... ‐ pensis la mastro, suspekte lin rigardante [12]. 9. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3510. Arthur Conan Doyle, trad. Darold Booton: La aventuro de la sangofagoj11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX angle: 1. shady, suspicious (arousing suspicion) 2. mistrustful, suspicious (mistrustful) beloruse: падазроны (няпэўны) ĉeĥe: budící podezření, podezřelý ĉine: 不确定 [bùquèdìng], 不確定 [bùquèdìng], 在疑心里 [zàiyíxīnlǐ], 在阴云下 [zàiyīnyúnxià], 在陰雲下 [zàiyīnyúnxià], 有問題 [yǒuwèntí], 有问题 [yǒuwèntí], 可疑 [kěyí] germane: verdächtig hispane: sospechoso hungare: gyanús itale: 1. sospetto (agg.) 2. sospettoso, diffidente katalune: sospitós nederlande: verdacht pole: podejrzany portugale: suspeito (adj.) ruse: подозрительный slovake: podozrivý ukraine: підозрілий suspektoserĉi 'suspekto' [suspek.0o] [suspek.0o.KOMUNE] Opinio, ĝenerale malfavora, pri io aŭ iu, supozo: vekiĝis en la animo de Ramzes suspekto, ke eble ankaŭ Sara kaŝas malsincerecon sub la ŝajna boneco [13]; por meti finon al ĉiuj suspektoj kaj malĝustaj famoj ‐ mi […] decidis proklami miajn principojn tute publike [14]; ekaperi post tiom da monatoj estus konfirmi la suspekton aŭ denuncon [15]; suspekto pruvon ne egalas PrV ; ju pli da ĵuroj, des pli da suspekto PrV . 13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV14. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.15. Machado de Assis, trad. Paulo Viana: La divenistino kaj aliaj rakontoj, Oportuno, jaro 2005a, p. 15a angle: suspicion (uncertainty, doubt) beloruse: падазрэньне ĉeĥe: podezření ĉine: 嫌疑 [xiányí], 疑心 [yíxīn], 疑窦 [yídòu], 疑竇 [yídòu], 不信任 [bùxìnrèn], 疑团 [yítuán], 疑團 [yítuán] france: méfiance, soupçon, suspicion germane: Verdacht, Argwohn, Befürchtung hispane: sospecha itale: sospetto (sost.) japane: 疑い [うたがい], 疑惑 [ぎわく], 容疑 [ようぎ] katalune: sospita pole: podejrzenie, poszlaka portugale: suspeita (subst.) slovake: podozrenie ukraine: підозра, підозріння suspektemaserĉi 'suspektema' [suspek.0ema] [suspek.0ema.KOMUNE] Facile suspektanta: kial ŝi kaŝas tion de mi […] ‐ ne estu suspektema ‐ admonis lin la patrino [16]; la ruza Feniciano sukcesis dormigi iliajn suspektemajn korojn [17]; la plej bona masko por la kronprinco antaŭ la suspektemaj altranguloj estis la moviĝemo de lia karaktero [18]; okuloj suspektemaj BdV . 16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII17. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VIII angle: mistrustful, suspicious (mistrustful) beloruse: падазроны (схільны да падазрэньняў) ĉeĥe: podezíravý ĉine: 不信任 [bùxìnrèn], 多心 [duōxīn], 猜疑 [cāiyí], 不相信 [bùxiāngxìn] france: méfiant, suspicieux, soupçonneux germane: argwöhnisch, misstrauisch hispane: suspicaz, desconfiado hungare: gyanakvó itale: sospettoso, diffidente japane: 疑い深い [うたがいぶかい] katalune: suspicaç, desconfiat, malfiat, recelós nederlande: wantrouwend pole: podejrzliwy portugale: desconfiado (adj.) ruse: подозрительный (склонный к подозрению) slovake: podozrievavý ukraine: підозріливий suspektinda, suspektebla serĉi 'suspektinda' serĉi 'suspektebla' [suspek.0inda] [suspek.0inda.KOMUNE] Meritanta suspekton, ne fidinda: la ĵurnalon li opiniis tre danĝera kaj suspektinda, pro tio li antaŭ la okuloj de la fraŭlino disŝiris ĝin je pecetoj [19]; tia insistado ŝajnis al li suspektinda [20]; de tempo al tempo la fundo suspekteble krakis [21]; jen ĉaro veturas, veturigisto krias al la ĉevalo, sed oni vidas neniun ‐ suspektinda afero [22]; vaganta nokte apud la domo de suspektinda virino [23]; ŝi vidis multajn miraklojn dum sia vivo, kaj kelkaj ankaŭ al ŝi ŝajnis suspektindaj [24]; por tute liberigi la esperantistojn de ĉia suspektebla solidareco kun miaj privataj […] konvinkoj, mi […] formetis de mi ĉian oficialan rolon [25]. 19. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 33a20. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro V21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fluganta kofro22. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XI24. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro III25. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo angle: suspicious (arousing suspicion), shady beloruse: падазроны (якога варта падазраваць) ĉeĥe: podezřelý ĉine: 不确定 [bùquèdìng], 不確定 [bùquèdìng], 在疑心里 [zàiyíxīnlǐ], 在阴云下 [zàiyīnyúnxià], 在陰雲下 [zàiyīnyúnxià], 有問題 [yǒuwèntí], 有问题 [yǒuwèntí], 可疑 [kěyí] france: suspect (adj.) germane: verdächtig hispane: sospechoso hungare: gyanús, gyanúsítható itale: sospettabile japane: 疑わしい [うたがわしい], 怪しい [あやしい] katalune: sospitós (que dona motiu a sospitar) nederlande: verdacht pole: podejrzany portugale: suspeito (adj.) ruse: подозрительный (которого подозревают) slovake: podozrivý ukraine: підозрілий suspektigaserĉi 'suspektiga' [suspek.0iga] [suspek.0iga.KOMUNE] Kiu vekas suspekton: la fakuloj ĉiuspecaj interkonsiliĝis pri la demando ĉu eksplodigi la suspektigan skatolon [26]; fajroglobo ĉe la ĉielo suspektigas flugmaŝinan akcidenton [27]; ni priskribis kelkajn el la plej oftaj aidoso-rilataj malsanoj, multajn oni eĉ nomas aidoso-indikiloj, ĉar ili suspektigas HIV-infekton jam antaŭ laboratoriaj esploroj [28]. 26. Monato, Helga Rapley: Blanka dramo en Bureso27. Monato, Franz-Georg Rössler: Verda muro kaŝis grizajn sekretojn28. Monato, Vladimir Lemelev: La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj angle: suspicious (arousing suspicion) beloruse: падазроны (які выклікае падазрэньне) france: qui éveille les soupçons germane: Verdacht erregend itale: sospetto (agg.) katalune: sospitós (que desvetlla sospites) pole: uczyniony podejrzliwym ruse: подозрительный (внушающий подозрения) administraj notoj