*sup/o UV *supo serĉi 'supo' [sup.0o] [sup.0o.KUI] Flua manĝaĵo konsistanta el akvo aŭ lakto kaj diversaj aldonaĵoj (ekz-e legomoj, greno, viandon): hordea supo [1]; starigu la grandan kaldronon kaj kuiru supon por la profetidoj [2]; akva supo, spicita per pipro kaj ranca oleo [3]; doni al la malsanuloj avenan supon [4]; kamparanoj […] manĝis lardan supon [5]; mi metis […] spinacoŝinkan supon [6]; lento-supo [7]; inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo (la esperitaĵo ne efektiviĝas) PrV . brogaĵo, buljono, unupotaĵo 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 4:383. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Sepa6. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 147. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Eksa redaktoro de TEJO Tutmonde Nicola Ruggiero: Mi estas anarĥiista verdulo kaj epikurano angle: soup beloruse: суп, поліўка bulgare: супа ĉeĥe: polévka ĉine: 汤 [tāng] france: potage, soupe germane: Suppe hordea ~o: Graupensuppe, Gräupchen. hebree: מרק hispane: sopa hungare: leves indonezie: sup japane: スープ [すーぷ] kroate: juha nederlande: soep pole: zupa ruse: суп, похлёбка slovake: polievka svede: soppa tibete: ཐུག་པ་ turke: çorba ukraine: суп, юшка supujo serĉi 'supujo' [sup.0ujo] [sup.0ujo.VAZ] Ordinare iom dika vazo kun kovrilo, en kiu oni tenas supon: fajencaj supujoj kaj pladoj [8]; lasante fali la supplenan supujon [9]; sur la tablo apud negranda globforma samovaro staris supujo kun malvarma brasiksupo [10]. 8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekdua10. A. Ĉeĥov, trad. A. Korĵenkov: Sveda alumeto, 2004-2010 angle: tureen beloruse: супніца france: soupière germane: Suppenschüssel, Terrine japane: スープばち [すーぷばち] pole: waza administraj notoj