*sulfur/o UV *sulfuro (S) serĉi 'sulfuro' [sulfur.0o] Ĥemia elemento kun atomnumero 16, atompezo 32,064; flava, solida, senodora, facile fandebla kaj brulema metaloido, kiun oni trovas en la vulkanaj elsputaĵoj aŭ ekstraktas el metalaj kombinaĵoj: la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la ĉielo [1]; blua, kiel flamo de sulfuro [2]; li sonĝis pri arbaraj incendioj, brulŝtiparoj kaj la kaŭstika odoro de sulfuro [3]; li trovis malgrandan lageton kun varma akvo, kiu eligis fortan sulfurodoron [4]; la temperaturo de infero estas je la bolgradpunkto de sulfuro, nome je 445 celsiaj gradoj [5]. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:242. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro3. Monato, Frank Roger: La brulanta virino4. Monato, Julius Hauser: Moderna banloko5. Monato, Vilĉjo Simcock: Kiom varmega estas la infero? angle: sulfur beloruse: сера bretone: soufr, sulfur bulgare: сяра ĉeĥe: S, síra ĉine: 硫磺 [liúhuáng], 磺 [huáng], 硫 [liú] france: soufre germane: Schwefel hispane: azufre hungare: kén indonezie: belerang, sulfur itale: zolfo japane: 硫黄 [いおう] katalune: sofre latinece: Sulphur nederlande: zwavel pole: siarka portugale: enxofre ruse: сера slovake: S, síra svede: svavel ukraine: сульфур (хімічний елемент), сірка (проста речовина) administraj notoj