pri
~o :
La vorto stanniol miaopinie ne nomas la alojon, sed la folion faritan el ĝi.
Sekve la aktuala difino ne kongruas al la tradukoj ekz-e de la lingvoj BE, CS, EN, DE.
Kongrue al tiu konstato, PIV2020 - miaopinie ĝuste - indikas: "staniol/o = stanfolio."
Mi proponas ŝanĝi la difinon, ne la tradukojn, ĉar estas la folio, kiun oni ofte nomas.
Pripensindas kion fari rilate al la fakto, ke hodiaŭ tiu folio estas el aluminio:
(1) trakti ambaŭ kiel la sama, kiel oni faras en praktiko, do: stanfolio = aluminia folio;
(2) krei separatan artikolon "aluminia folio".
Mi persone preferas iomete la duan, kvankam la plejmultularo pritraktas ilin kiel unu sama
afero.