sputnik/o sputnikoserĉi 'sputniko' [sputnik.0o] Kosma aparato rivoluanta laŭ orbito ĉirkaŭ Tero aŭ alia astro; satelito: komunika, esplora, meteologia, spiona sputniko; Grand Dictionnaire Espéranto-Français aperis en oktobro 1957, samtempe kun la unua sovetia sputniko [1]; oni ne povas enorbitigi sputnikojn pere de pulvo [2]! en la lastaj 10 jaroj Ĉinio jam sukcese pafis 27 sputnikojn por pli ol 10 landoj [3]; sian 250-jariĝon la universitato renkontos per […] lanĉo de esplora sputniko [4]. 1. La Ondo de Esperanto, Aleksander Korĵenkov : Gaston Waringhien ― Omaĝo2. Donald J. Harlow: Noveveninto, Norda Prismo, 1963:13. Ĉina Radio Internacia, 2002-11-084. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Universitata festojaro, 2004 angle: satellite beloruse: спадарожнік (штучны) ĉeĥe: sputnik, umělá družice ĉine: 上星 [shàngxīng], 卫星一号 [wèixīngyīhào], 衛星一號 [wèixīngyīhào] france: satellite (artificiel) germane: Sputnik hispane: satélite artificial hungare: műhold, szputnyik itale: satellite artificiale pole: sputnik portugale: satélite ruse: спутник (искусственный) slovake: sputnik, umelá družica ukraine: супутник (штучний) sputnikaserĉi 'sputnika' [sputnik.0a] Rilata al sputniko, funkcianta per sputniko: sputnika anteno, telefono, televido; en 1985 oficisto de Unesko rimarkis la miraklan regionon pere de sputnikaj fotoj kaj malsekretigis ĝin al la mondo [5]. 5. Xin Hua: Regiono Paralele Trafluata de Tri Riveroj, EPĈ beloruse: спадарожнікавы france: satellitaire hungare: műholdas itale: satellitare pole: sputnikowy ruse: спутниковый administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto. ~a: Mankas dua fontindiko.