Aldoni tradukojn al ReVo:

spil/i PV

spili

serĉi 'spili'
[spil.0i]
en:
(tr)
[spil.0i.KOMUNE]
en:
Fari en barelo truon por eltiri fluaĵon: barelojn ili spilas, krude glutas [1]; (figure) ili volis nur spili novajn monofontojn kaj facile akiri la konsenton [2].
1. W. Auld: La Infana Raso, 1956
2. Monato, Franz-Georg Rössler: Senideca imposto insida, 2012
angle:
 spile, tap, broach
ĉeĥe:
 narazit sud, odpíchnout pec
france:
 mettre en perce
germane:
 anzapfen, anstechen
hungare:
 megcsapol, csapra ver
nederlande:
 opensteken (v.e.vat)
ruse:
 буравить (бочку)
slovake:
 naraziť sud, odpichnúť pec
ukraine:
 проробити отвір (для витоку рідини з бочки і т.п.), починати, відкупорювати (бочку)

spilo

serĉi 'spilo'
[spil.0o]
en:
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Ago spili; la tiucele uzata truo: spil(tru)o de barelo.
2.
[spil.0o.ilo]
en:
Spililo: la „spilo“ estis aluminia tubo iom pli dika ol krajono kaj sufiĉe longa por trapiki citronon, tiu tubeto estis plena de truoj, ligna bastoneto konvena al la tubkalibro kompletigis la spilon [3].
3. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 27. Dekstra Mano Ne Sciu Kion Faras La Maldekstra.
germane:
1. Zapfstelle

spililo

serĉi 'spililo'
[spil.0ilo]
en:
Ilo por spili, kutime pinta tubo, eventuale provizita per fermilo (ŝtopilo, krano k.a.): [por kolekti acersiropon] tigoj de sambuko aŭ sumako, kun ĝia facile forigebla medolo, estis inter tradiciaj […] „sukospililoj“ [4].
angle:
 tap
germane:
 Zapfen (Zapfrohr)

administraj notoj