Aldoni tradukojn al ReVo:

3spekulaci/i PV

spekulacii

serĉi 'spekulacii'
[spekul1.0i]
(ntr)
[spekul1.0i.EKON]
EKON Negoci, esperante profiton nur el hazardaj okazoj: la spekulaciantoj perdis multe, ĉar ili supozis, ke la forinto senhalte kreskos [1]; la lotuma feliĉo ĉiam preterlasis min, kaj mi ne volas spekulacii pri la vivoresto [2].
1. Monato, Karlo Juhász: Atako kontraŭ la forinto, 2003
2. Monato, Franz-Georg Rössler: Dumvivaj rabatoj, 2012
angle:
speculate (business)
beloruse:
спэкуляваць
ĉeĥe:
spekulovat
ĉine:
投机 [tóujī], 投機 [tóujī], 倒买倒卖 [dǎomǎidǎomài], 倒買倒賣 [dǎomǎidǎomài], 倒卖 [dǎomài], 倒賣 [dǎomài], 期待得到 [qīdàidédào]
france:
spéculer
germane:
spekulieren
hispane:
especular (comercial/financieramente)
hungare:
spekulál
katalune:
especular
nederlande:
speculeren
perse:
سوداگری کردن، سفته‌بازی کردن
pole:
uprawiać spekulację
ruse:
спекулировать
slovake:
obchodovať na burze, špekulovať

spekulacia

serĉi 'spekulacia'
[spekul1.0a]
[spekul1.0a.rilata]
Rilata al spekulaciado: tiu koruptado estis tre helpata de la spekulacia piramido pri nemoveblaĵoj, kiu kreskadis en Hispanio [3]; sufokaj estis la premoj de grandegaj spekulaciaj investgrupoj, por ke oni permesu la konstruon de vastaj domaroj en lokoj, kie konstruado ne estis permesata [4].
3. Monato, Hektor Alos i Font: Koruptado demisiigas prezidanton, 2011
4. Monato, Hektor Alos i Font: Koruptado demisiigas prezidanton, 2011
beloruse:
спэкуляцыйны
pole:
spekulacyjny, krętacki

spekulacio

serĉi 'spekulacio'
[spekul1.0o]
[spekul1.0o.EKON]
EKON Eble profitiga, sed riska mon-afero: mi dubas, ĉu mi povos pligrandigi ĉi tiun grandegan riĉaĵon, ĉar mi […] ne havos tempon por zorgi pri spekulacioj [5]; li envolvis nin en tre riskaj spekulacioj kaj la malnova, de jarcento alte respektata bankfirmo bankrotis [6].
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IX
6. H. A. Luyken: Rakonto de Maljuna Klubano, Verda Mondo, 1927-10, p. 26a
beloruse:
спэкуляцыя
ĉine:
投机 [tóujī], 投機 [tóujī], 炒股 [chǎogǔ]
france:
spéculation (financière)
germane:
Spekulation
japane:
投機 [とうき]
pole:
spekulacja (handlowa), ażiotaż
ukraine:
спекуляція

administraj notoj