1sonet/o JED sonetoserĉi 'soneto' [sonet.0o] Versaĵo konsistanta el 4 strofoj dividitaj en 2 verskvarojn kaj 2 verstriojn: la tuta Italio verkis por mi sonetojn [1]; frukto de lia marvojaĝo al la Krimeo estis la „Krimeaj sonetoj“, en kiuj potence regas la grandioza, minaca kaj sovaĝa naturo [2]; se oni deziras verki sonetojn, necesas fari tion almenaŭ same fake kaj lerte, kiel la novparnasistoj (Tim Carr kaj Krys Ungar) [3]; Leenhard, kies malgranda sonetaro Somera Simfonio aperis en 1970 [4]; La libro de amo, konsistanta el la Sekretaj sonetoj de Peter Peneter [5]. 1. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XI2. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Antaŭparolo.3. Georgo Kamaĉo: Berveling, poeto sen tabua, Monato, jaro 1994a, numero 12a, p. 22a4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto5. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Esperanta poezio: mirakla rikolto angle: sonnet beloruse: санэт ĉeĥe: sonet, znělka ĉine: 十四行詩 [shísìhángshī], 十四行诗 [shísìhángshī] france: sonnet germane: Sonett, Klinggedicht [ark] hungare: szonett japane: ソネット, 十四行詩 [じゅうしくだりし] nederlande: sonnet pole: sonet ruse: сонет slovake: sonet, znelka ukraine: сонет administraj notoj