Aldoni tradukojn al ReVo:

1solidar/a PV

solidara

serĉi 'solidara'
[solida.0a]
1.
[solida.0a.JUR]
JUR Akceptinta prirespondecon pri la ŝuldoj aŭ agoj de alia persono: geedzoj vivas en solidara komunumo; en la lasta jardeko kaj la solidara principo kaj la strebo de la juna generacio al stabilaj cirkonstancoj […] malpli validiĝis [1]. VD:garantii, mutuala
2.
[solida.0a.KOMUNE]
Interdependa tiel, ke profito aŭ malprofito, feliĉo aŭ malfeliĉo estas komuna al ĉiuj; komunsorta: por kio li aniĝis la partion? li diras, li estis solidara Metrop ; kiom oferas Eriko! por esti solidaraj kun li, ni devus labori centoble pli multe ol ni nun faras [2]; (sarkasme) ili tiel estas solidaraj kaj tiel respektas unu la alian, ke ili per bastonegoj draŝas al si reciproke la kapon [3]; vidu modelon de estonta homaro internacie solidara kaj kunlaborema [4]; butikoj por solidara komerco, ne estas nuraj vendejoj de kafo, ĉokolado, teo, […] sed celas ankaŭ informi pri nord-sudaj ekonomiaj interrilatoj, kaj pri kulturoj kaj viv-kondiĉoj de la laboristoj [5]. VD:altruisma, justa, koopera
angle:
jointly responsible, interdependent
beloruse:
салідарны
bulgare:
солидарно
ĉeĥe:
solidární, společný a nerozdílný
france:
solidaire
germane:
solidarisch 1. gemeinsam haftend, gesamtschuldnerisch, in Solidargemeinschaft lebend 2. fair
hispane:
solidario, -a
hungare:
szolidáris, összetartó, közösséget vállaló
japane:
連帯の [れんたいの], 連帯した [れんたいした], 連帯責任のある [れんたいせきにんのある]
nederlande:
solidair
pole:
solidarny
ruse:
солидарный
slovake:
solidárny, svorný
ukraine:
солідарний

solidaro, solidareco

serĉi 'solidaro'
serĉi 'solidareco'
[solida.0o]
1.
[solida.0o.JUR]
JUR Kontraktita respondeco por alia persono: por tute liberigi la esperantistojn de ĉia suspektebla solidareco kun miaj privataj politikaj kaj religiaj konvinkoj, mi […] publike formetis de mi ĉian oficialan rolon [6].
2.
[solida.0o.KOMUNE]
Reciproka helpemo, komuneco de spirito en facilaj kaj malfacilaj cirkonstancoj: dum la promeno al la alia stacidomo ili diskutis kun malestimo la civilulojn, tiel forĝante […] kamaradan solidaron kontraŭ komuna malamiko [7]; Helpi mi ne povas, nur kunsuferi ⫽ Suferi, ankaŭ tio estas io ⫽ Senutila demonstro de solidareco [8].
6. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
7. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
8. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, V.
beloruse:
салідарнасьць
france:
solidarité
germane:
1. Solidargemeinschaft, Solidaritätsprinzip 2. Solidarität
japane:
連帯 [れんたい], 団結 [だんけつ], 結束 [けっそく], 連帯感 [れんたいかん], 連帯性 [れんたいせい], 連帯責任 [れんたいせきにん]
pole:
solidarność
ukraine:
солідарність

administraj notoj