1skism/o skismoserĉi 'skismo' [skism.0o] 1.[skism.0o.REL] Opa disiĝo de ia eklezio fare de homoj, kiuj, kvankam akceptante la esencon de la dogmaro, malakceptas la eklezian aŭtoritaton aŭ kelkajn neesencajn punktojn de la kredo: fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, […] vi ĉiuj parolu tion saman, kaj […] estu neniaj skismoj inter vi [1]; mi ne estas skismano, nek Luter-amiko [2]. herezo1, sekto1 2.[skism.0o.KOMUNE] Disiĝo pro malsameco de opinioj: reformoj en la lingvo […] kaŭzus nur danĝerajn skismojn en la movado [3]; kiu ajn volus ŝanĝi la naturan iradon de la internacilingva afero […] povos nur krei kelktempan skismon kaj akiri la malĝojan gloron de malhelpanto kaj subfosanto [4]. fendo2, rompo 1. La Nova Testamento, I. Korintanoj 1:102. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro X.3. Ernest Drezen: Zamenhof, Lingva unueco de esperantistoj4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910 angle: schism beloruse: схізма, раскол ĉeĥe: rozkol, schizma ĉine: 分裂 [fēnliè], 分立 [fènlì], 宗派分立罪 [zōngpàifènlìzuì] france: schisme germane: Schisma, Spaltung, Verwerfung (Schisma) hispane: cisma hungare: skizma, hitszakadás japane: 分裂 [ぶんれつ], 分離 [ぶんり], 分立 [ぶんりつ], 教会分裂 [きょうかいぶんれつ], シスマ katalune: cisma nederlande: schisma, scheuring pole: schizma, odszczepieństwo ruse: схизма, раскол slovake: rozkol, roztržka, schizma ukraine: розкол, схизма, єресь administraj notoj