8ski/o PVEF skioserĉi 'skio' [ski.0o] [ski.0o.SPO] Longa, plata tabulo kun supren kurbita ekstremo, sur kiu oni fiksas ŝuon kaj glitas sur neĝo: [li] komencis rigardi iliajn skiojn kaj piedligilojn, dume babilante pri skiaj aferoj [1]; sen bona instruado oni ja ne povus ekuzi modernajn skiojn sur la skiejoj [2]; „preparu la skiojn somere“ – diras la rusa proverbo [3]; sub la skioj estas ŝmiraĵo, per kiu oni „gluiĝas“ al la neĝo en la suprendeklivoj, kaj alia ŝmiraĵo por rapide gliti suben [4]; la finnaj defendantoj […] bone konis la terenon kaj facile moviĝis per skioj [5]. 1. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto2. Monato, Saliko: Vizito al la nacia parko Vanoise, 20053. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57)4. La Ondo de Esperanto, 2002, №45. La Ondo de Esperanto, 1999, No 10 (60) angle: ski beloruse: лыжы ĉeĥe: lyže, ski ĉine: 滑雪板 [huáxuěbǎn] ĉuvaŝe: йӗлтӗр france: ski (objet) germane: Ski hispane: esquí (patín para esquiar) hungare: sí japane: スキー [すきー] katalune: esquí nederlande: ski pole: narta ruse: лыжа slovake: lyža svede: skida ukraine: лижа skiiserĉi 'skii' [ski.0i] [ski.0i.SPO] Iri per skioj: la vintroj estis malvarmaj kun multa neĝo, pri kiu ni tre ĝojis, ĉar ni povis multe sledi, skii kaj sketi [6]; ili en prujnaj arbaroj skiis sur altaĵoj supren kaj malsupren [7]; mi skias, kaj mi tiel vigle puŝadis miajn skibastonojn, ke mi gajnis ĉiujn kurkonkursojn [8]. 6. Monato, Stefan Maul: Varmego suferiga, 20037. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 19478. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Triope beloruse: бегаць на лыжах, катацца на лыжах ĉeĥe: lyžovat ĉine: 滑雪 [huáxuě] france: skier hispane: esquiar japane: スキーをする [すきーをする] katalune: esquiar pole: jeździć na nartach, uprawiać narciarstwo slovake: lyžovať ukraine: кататися/ходити на лижах, займатися лижним спортом kurskio serĉi 'kurskio' [ski.kur0o] [ski.kur0o.SPO] Longa mallarĝa skio kun ŝupinta fiksilo, taŭga por skikurado: ili kunprenis min ĉien – sur sledo, sur kurskioj [9]; ni ĉiuj kunprenas kurskioj[n], nia sopiro estas skikuri tra vintra naturo [10]. 9. Delicie Nerková, trad. Jiří Patera: Kvildo, mia amo, Bulteno de E-ista Klubo en Praha, 2/2014, p. 1610. Janka Kostolná: Veľký Javorník germane: Langlaufski ruse: беговые лыжи skiistoserĉi 'skiisto' [ski.0isto] [ski.0isto.SPO] Tiu, kiu sportas sur skioj. la ritmo ĉe bastonmarŝado estas la natura movo de […] skiistoj [11]; slovena skiistino gajnis pli da poentoj dum la unua parto de la ski-sezono ol iu ajn skiisto ĝis nun [12]. 11. Monato, Saliko: Praktiki bastonmarŝadon, 200512. Monato, Zlatko Tišljar: Skiis-tina!, 2013 angle: skier beloruse: лыжнік ĉeĥe: lyžař ĉine: 滑雪者 [huáxuězhě] ĉuvaŝe: йӗлтӗрҫӗ france: skieur germane: Skiläufer hispane: esquiador hungare: síelő, síző japane: スキーヤー [すきーやー], スキー選手 [すきーせんしゅ] katalune: esquiador nederlande: skiër pole: narciarz ruse: лыжник slovake: lyžiar svede: skidåkare ukraine: лижник administraj notoj