*skadr/o UV , skadron/o Far3 , eskadron/o Revizoro *skadro, skadrono, eskadrono serĉi 'skadro' serĉi 'o' [skadr.0o] [skadr.0o.MIL] Parto de kavaleria regimento komandata de oficiro havanta rangon inter kapitano kaj subkolonelo: pretergalopis skadro de rajdistoj, armitaj per lancoj [1]; mem la reĝo volis, kun obstina spito, / rajdi kun la skadro, lukti en milito [2]; ĉirkaŭ la palaco staris garde Azianoj, kaj apud la ĉambroj de lia sankteco la skadrono, kiu kun Ramzes persekutis Tehennan en la dezerto [3]; kial ni tie ĉi estas kvazaŭ tuta eskadrono [4]? Rim. 1: Oni uzu la fundamentan formon „skadro“ kaj evitu la aliajn variaĵojn. Rim. 2: Ne konfuzu kun eskadro, kiu konsistas el ŝipoj aŭ aviadiloj. 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I2. S. Petőfi, trad. K. Kalocsay: Johano la brava, 19843. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro V4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 1a angle: squadron beloruse: эскадрон bulgare: ескадрила ĉeĥe: eskadra, eskadrona, jízdní rota, skadrona ĉine: 中队 [zhōngduì], 中隊 [zhōngduì], 队 [duì], 隊 [duì], 空军中队 [kōngjūnzhōngduì], 空軍中隊 [kōngjūnzhōngduì] france: escadron germane: Schwadron hispane: escuadrón hungare: lovasszázad, svadron itale: squadrone (caval.) japane: 騎兵中隊 [きへいちゅうたい] katalune: esquadró kazaĥe: эскадрон nederlande: eskadron pole: eskadra, szwadron portugale: esquadrão ruse: эскадрон slovake: eskadra, eskadróna, jazdná rota ukraine: ескадрон administraj notoj