sismograf/o PVEF , seismograf/o PIV2 sismografo, seismografo serĉi 'sismografo' serĉi 'seismografo' [sismog.0o] [sismog.0o.GEOL] Aparato, por registri la horon, daŭron kaj la intenson de sismaj movoj, t.e. tertremoj: okaze de la Usu-erupcio la agentejo unuafoje flugigis senpilotan aviadilon por foti la krateron kaj kolekti gason, plue oni instalas ne nur sismografon sed ankaŭ aparaton por mezuri aertremojn [1]; Nord-Koreio […] la 25an de majo 2009 […] eksplodigis bombon […] preskaŭ same grandan kiel la terura bombo de Hiroŝimo, ĝian eksplodon registris eĉ sismografoj en Bavario (Germanio) [2]; La satelito estas nomita per Zhang Heng, fama erudiciulo de la Orienta Han-dinastio (25-220), kiu iniciatis seismajn studojn per invento de la unua seismografo en la jaro 132 [3]. Rim.: Laŭ BL: Prefere diru tertremregistrilo. 1. HORI Jasuo: Erupcias maltrankvilo, Monato, 2000/12, p. 162. Monato, Stefan Maul: Monstra atompotenco, 20093. Yu: Ĉinio lanĉis elektromagnetan sateliton por studi seismajn antaŭsignojn, Ĉina Radio Internacia, 2018-02-02 angle: seismograph beloruse: сэйсмограф bulgare: сеизмограф ĉeĥe: seismograf ĉine: 地震記錄儀 [dìzhènjìlùyí], 地震记录仪 [dìzhènjìlùyí] france: sismographe germane: Seismograph hungare: szeizmográf, földrengésjelző műszer japane: 地震計 [じしんけい] nederlande: seismograaf perse: لرزهنگار، زلزلهنگار pole: sejsmograf ruse: сейсмограф slovake: seizmograf ukraine: сейсмограф administraj notoj