*silik/o PV *siliko serĉi 'siliko' [silik.0o] 1.[silik.0o.silikpeco] Mineralo konsistanta el silico, tre malmola ŝtono, kiun antaŭ la elpenso de alumetoj oni uzadis por produkti fajrerojn, kaj el kiu la ŝtonepokanoj faris diversajn ilojn: kiel diamanto pli forta ol siliko [1]; li per sia plugilo surpuŝiĝis sur ion, kio ŝajnis al li siliko, ia stranga objekto, simila al nigra rabotaĵo [2]; mi havas ĉi tie skatolon […] kun blankaj kaj nigraj silikoj [3]; Andreo […] per la mallonga restaĵo de la ŝtala klingo batis la silikon [4]. 2.[silik.0o.silico] Silico2: en la tertavoloj, en la silikoj, en ĉiuj periodoj de la tero [5]. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 3:92. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda Kristino3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIII4. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole angle: 1. *flint beloruse: 1. крэмень 2. крэмнязём ĉeĥe: křemen, pazourek ĉine: 1. 砮 [nǔ], 燧石 [suìshí], 火石 [huǒshí] france: 1. *silex, *caillou germane: 1. *Kieselstein, Feuerstein 2. Flint, Silex hungare: 1. kovakő 2. kovaföld japane: ケイ石 [けいせき], 火打石 [ひうちいし] nederlande: vuursteen pole: 1. *krzemień ruse: 1. *кремень slovake: kremeň, pazúrik ukraine: кремінь, кремнезем administraj notoj pri ~o 2.: Ĉi tiuj tradukoj estas superfluaj (ĉar movendaj sub "silico"n), kaj kontrolendaj. [Sergio]