Aldoni tradukojn al ReVo:

sigm/o

sigmo

serĉi 'sigmo'
[sigm.0o]
[sigm.0o.SNC]
La 18a litero de la greka alfabeto (Σ, σ, ς): ankaŭ eblas ilin [la Grekajn literojn] plene Esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: [...] roto, sigmo, taŭo, [...] [1].
Rim. 1: Troviĝas en la PIV-oj la neasimilita formo „sigma“, do aliradika.
Rim. 2: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG [2] [3] ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon -> epsilono; mu -> muo; ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vorfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj [4], tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon sigmao. [Alano Gerardo]
angle:
sigma
beloruse:
сыгма (літара)
ĉine:
西格馬 [xīgémǎ], 西格马 [xīgémǎ]
france:
sigma
nederlande:
sigma
norvege:
sigma
pole:
sigma
ukraine:
сигма (грецька буква Σ,σ,ς)

administraj notoj