Aldoni tradukojn al ReVo:

Siĉuan/o, Siĉŭan/o(evitinde)

Siĉuano, Siĉŭano

serĉi 'Siĉuano'
serĉi 'o'
[sicxuan.0o]
POLGEOG
Provinco en la sudokcidento de Ĉinujo, oriente de Tibeto, kun la ĉefurbo Ĉengduo: ĉe la muzeo de Siĉuano pasintjare enposteniĝis ok, sed elposteniĝis dek muzeologoj [1]; la Blanka fazano […] estas birdo propra al Ĉinio, kiu loĝas en okcidenta Siĉuano, suda Ĉinghajo kaj orienta Tibeto [2].
Rim.: Laŭ la Fundamento de Esperanto „ŭ“ povas aperi nur post alia vokalo kaj ne uzata kiel [w] en aliaj lingvoj, kp „w“ en la angla, „ou“ en la franca aŭ „ł“ en la pola. Do la vikipedia literumo kun „ŭa“ estas evitinda: Siĉŭano […] estas provinco […] okupanta granda[n] parto[n] de Siĉŭano-baseno, ĉirkaŭita de montoj, ĝi havas mildan klimaton [3].
1. Monato, Mu Binghua: Senmonaj muzeoj
2. Vikipedio, Blanka fazano
3. Vikipedio, Siĉŭano
beloruse:
Сычуань
ĉine:
四川 [Sìchuān]
france:
Sichuan
germane:
Sichuan
japane:
スーチョワン省 [スーチョワンしょう]
pole:
Syczuan
ukraine:
Сичуань (китайська провінція)

administraj notoj