servir/i PIV2 serviriserĉi 'serviri' [servir.0i] (tr) [servir.0i.SPO] En diversaj pilkoludoj, enludigi la pilkon: la serviritan pilkon la ricevanto rajtas rebati nur post tiu grundektuŝo [1]. 1. Tibor Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972 angle: serve beloruse: падаваць (мяч у гульні) ĉine: 开球 [kāiqiú], 開球 [kāiqiú] france: servir (jeu) germane: anspielen katalune: servir (esport) pole: serwować ruse: подать, подавать ukraine: подавати м’яч serviroserĉi 'serviro' [servir.0o] [servir.0o.SPO] La komenca bato en pilkoludoj, per kiu oni enludigas la pilkon: la plej malgranda taksata ero de la tenisludo estas la batserio, kiu komenciĝas per serviro (plenumata de la serviranto kaj akceptata de la akceptanto) kaj finiĝas post certa nombro da batoj ... [2]. Rim.: Laŭ BL: (en sporto) prefere diru komenca bato, alservo, prezento. 2. Tibor Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972 angle: service beloruse: падача (мяча) ĉine: 开球 [kāiqiú], 開球 [kāiqiú] france: service (jeu) germane: Angabe (Ball), Aufschlag (Ball), Anstoß (Ball) katalune: servei (esport) pole: serw ruse: подача ukraine: подача м’яча administraj notoj