sapot/o sapotoserĉi 'sapoto' [sapot.0o] en: Iuj tropikaj specioj el la familio sapotacoj, i.a. (Pouteria sapota, Pouteria campechiana), kun grandaj manĝeblaj, ofte longecaj, beroj: mameja sapoto […] estas ĉiamverda […], ĝis 40 m alta arbo kun rekta ĝis 1 m larĝa trunko, dikaj branĉoj kaj densa krono, arboŝelo, folioj kaj nematura frukto enhavas gluan laktosukon, kiu incitas la mukozon [1]; la kanistelo kreskas ĝis 10 m alta, kaj produktas oranĝflavan frukton, la ovofrukton, ankaŭ nomitan flava sapoto, ĝis 7 cm longa, kiu estas manĝebla [2]. 1. Vikipedio, Pouteria sapota2. Vikipedio, Pouteria campechiana angle: sapodilla beloruse: сапота ĉine: 人心果 [rénxīnguǒ] germane: Breiapfel latinece: Pouteria sapota Pouteria campechiana pole: mamey zapote, owoc jajeczny ukraine: ахрас, сапотилове дерево administraj notoj