10Sanskrit/o 10Sanskrito serĉi 'Sanskrito' [sanskr.0o] [sanskr.0o.lingvo] Antikva hinda lingvo, ano de la hindeŭropa lingvofamilio. Sanskrito estas normigita literaturlingvo (la nomo signifas „reguligita“) surbaze de la malnovhinda lingvo kaj priskribita de la fama gramatikisto Panini en la 4a jc a.K. en la epoko kiam oni skribis la Vedojn Sanskrito ne plu estis parole uzata; la klasika sanskrito estis studata de la hindaj lingvistoj, antaŭ ĉiuj de la fama Panini, kiu vivis en la kvara jarcento antaŭ nia erao [1]; en la sanskritaj teatraĵoj la virinaj karakteroj, ĉu nobelaj aŭ ne, prezentiĝis kiel parolantaj prakrite, dum la karakteroj de pastroj kaj nobeloj uzis la sanskriton [2]; ŝi veturis milojn da kilometroj tra la orientaj kaj centraj aziaj landoj, studis Sanskriton, la antikvan sanktan lingvon de norda Hindio[3]; malgraŭ sia mirinda simileco al Sanskrito la litova lingvo ne estas lingvo hinda-irana [4]. 1. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto3. Robert Roze: Verkistino - orientalistino - esploristino, Monato, jaro 1999a, numero 1a, p. 17a4. La Ondo de Esperanto, 2003, № 11 (109) angle: Sanskrit beloruse: санскрыт ĉine: 梵文 [Fànwén], 梵語 [Fànyǔ], 梵语 [Fànyǔ] france: sanscrit germane: Sanskrit hispane: sánscrito hungare: szanszkrit itale: sanscrito nederlande: Sanskriet perse: سانسکریت pole: sanskryt portugale: sânscrito ruse: санскрит tibete: ལེགས་སྦྱར་སྐད་ 10sanskrita serĉi 'Sanskrita' [sanskr.0a] Rilata al Sanskrito: la vortaro devas esti farita el radikoj Sanskritaj [5]; tiuj prakritaj lingvoj eniris en la literaturon unue tiel, ke en la sanskritaj teatraĵoj la virinaj karakteroj, ĉu nobelaj aŭ ne, prezentiĝis kiel parolantaj prakrite, dum la karakteroj de pastroj kaj nobeloj uzis la sanskriton [6]. 5. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia6. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto germane: Sanskrit- 10sanskritidaj lingvoj serĉi 'Sanskritidaj lingvoj' [sanskr.0idaj_lingvoj] Lingvoj, kiu originas el Sanskrito: mi estas fakulo pri la sanskritidaj lingvoj kaj akute konscias, ke mi alparolas homojn, kies lingvo konservis multajn pratrajtojn de la hindeŭropa lingvofamilio [7]. 7. La Ondo de Esperanto, Probal Dasgupta: Saluto de la prezidanto de UEA, 2016-05-14 germane: Sanskritsprachen administraj notoj