Aldoni tradukojn al ReVo:

Samari/o PIV1

Samario

serĉi 'Samario'
[samari1.0o]
1.
[samari1.0o.urbo]
BIBHIS Ĉefurbo de la antikva reĝolando Izraelo: li aĉetis la monton Samario […] kaj li prikonstruis tiun monton, kaj al la urbo, kiun li konstruis, li donis la nomon Samario, laŭ la nomo de Ŝemer, la mastro de la monto [1]; li iris kaj eksieĝis Samarion kaj militis kontraŭ ĝi [2].
2.
[samari1.0o.GEOG]
GEOG Monta regiono inter Galileo kaj Judujo: la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon [3]; ĉiuj domoj de altaĵoj, kiuj troviĝas en la urboj de Samario [4]; vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj ĝis la plej malproksima parto de la tero [5]; li jam faris kelkajn enketojn ĉi-rilate, en Samario kaj Judeo [6].
Rim.: Ekzistas ankaŭ ĥemia elemento samario.
beloruse:
Самарыя
ĉine:
撒馬利亞 [Sāmǎlìyà], 撒马利亚 [Sāmǎlìyà]
france:
1. Samarie
germane:
1. Samaria 2. Samarien
japane:
サマリア
pole:
Samaria
ukraine:
Самарія

Samariano

serĉi 'Samariano'
[samari1.0ano]
[samari1.0ano.REL]
REL Ano de religio devenanta el la popolo Izraelo: ne eniru en urbon de Samarianoj [7]; sed unu Samariano […] kortuŝiĝis kaj alproksimiĝis kaj bandaĝis liajn vundojn […] kaj zorgis pri li [8]; kiel vi, estante Judo, petas trinki de mi, kiu estas Samarianino [9]?
7. La Nova Testamento, Mateo 10:5
8. La Nova Testamento, Luko 10:33
9. La Nova Testamento, Johano 4:9
france:
Samaritain
germane:
Samariter, Samaritaner
pole:
Samarytanin

Samarianismo

serĉi 'Samarianismo'
[samari1.0anismo]
[samari1.0anismo.REL]
REL La religio de Samarianoj, akceptanta la Toraon kaj malakceptanta la Talmudon, kun propraj ritoj, ordinare rigardata kiel branĉo de judismo: la abrahama religiaro estas larĝa grupo de parencaj, plejparte unudiismaj religioj, inter kiuj kutime inkluziviĝas Judismo, Kristanismo, kaj Islamo, kaj ankaŭ Samarianismo [10].
france:
samaritanisme
pole:
samarytanizm

administraj notoj