Aldoni tradukojn al ReVo:

Ruso/o

Rusoo

serĉi 'Rusoo'
[ruso.0o]
PERS
Svisa-franca filozofo, verkisto, komponisto (1712--1778; la franca nomskribo: Rousseau): „Emilo“: titolo de fama verko de J.J. Rusoo (Rousseau) pri edukado [1]; Johano Jakobo Rusoo ‒ ni ĉiam memoru lin ‒ diris la jenon: „Inter la fortulo kaj la malfortulo la libereco subpremas“ [2].
1. Mortopuno: Faktoj & dokumentoj, SAT ‐ Eldona Fako Kooperativa, Julio 2007. ISBN : 978-2-9528922-0-9. P. 149
2. Parolado de Hugo Chávez Frías, prezidanto de Venezuelo, en la Pintkunveno de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Klimato, en Kopenhago, Danlando, la 16-an de decembro 2009, Le Monde diplomatique en Esperanto, 2010:2
angle:
Rousseau
beloruse:
Русо
bulgare:
Русо
france:
Rousseau
germane:
Rousseau
pole:
Rousseau
ruse:
Руссо

rusoismo

serĉi 'Rusoismo'
[ruso.0ismo]
FILBELEPOL
La tuto da ideoj, esprimitaj en la verkoj de Rusoo, konsiderinde influinta la eŭropan kulturon kaj politikon fine de 18a kaj komence de la 19a jc: kontraste al la raciismo de Voltero, rusoismo prezentas la duan ĉeffluon de la franca klerismo: sentimentalismon kombinitan kun naturismo kaj individuismo.
beloruse:
русаізм
pole:
russoizm
ruse:
руссоизм

administraj notoj

r~ismo: Mankas fontindiko.
r~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.