rubeol/o PIV1 rubeoloserĉi 'rubeolo' [rubeol.0o] [rubeol.0o.MED] Kontaĝa virusa infanmalsano kaŭzanta malfortan febron, inflamon de faringo, de kapaj limfonodoj, de konjunktivo, rimarkebla pro ruĝaj haŭtmakuloj: se graveda virino malsaniĝus je rubeolo dum la unuaj 17 semajnoj de la gravedo, la feto riskas gravan cerbdamaĝon [1]; ofte infanoj ricevas la unuan kontraŭmorbilan vakcinadon en la aĝo de unu jaro kaj kutime ĝi estas kombinita kun vakcinoj kontraŭ rubeolo kaj parotido [2]; ĉe infektitaj gravedulinoj la viruso de rubeolo trairas la placenton, kaj ekzistas risko, ke ĝi trafas la embrion, kaŭzante al tiu diversajn difektojn al la sistemoj kardiovaskula (korangia), nerva kaj ne nur [3]; la kaŭzoj de la denaska katarakto povas esti: rubeolo dum la gravedeco, malesto de la galaktozo [4]. morbilo, skarlatino 1. K. G. Gustafsson: Ruza kamparano kaj ruĝa hundo, 2011-10-142. Monato, Vladimir Lemelev: 2020: la mondo sen morbilo?3. Monato, Vladimir Lemelev: Elimino atingeblas4. Vikipedio, Katarakto angle: Rubella, German measles beloruse: чырвонка, краснуха ĉeĥe: rubeola, zarděnky ĉine: 德国麻疹 [Déguómázhěn], 德國麻疹 [Déguómázhěn], 風疹 [fēngzhěn], 风疹 [fēngzhěn] france: rubéole germane: Röteln indonezie: campak jerman, rubela, rubeola japane: 風疹 [ふうしん] katalune: rubèola latinece: Rubella pole: kur (med.), rubeola ruse: краснуха slovake: rubeola, ružienka ukraine: краснуха, червона висипка administraj notoj pri ~o: Laŭ germana Wikipedia la signifo de la vorto „Rubeola“ varias inter lingvoj: germana: Röteln (Rubella), angla Masern (Morbilli, morbilo), sed ankaŭ Scharlach (Rubeola scarlatinosa, skarlatino). La difino priskribas la unuan.